Vulpo


  Kuracisto havis tiel malsovaĝan vulpon, ke li lasis ĝin libera la tutan tagon, ĉar ĝi atakis neniun. Ĝi eĉ iris arbaron, sed revenis ĉiuvespere; nur nokte oni ligis ĝin al ĉeno. Foje ĝi rimarkis, ke la ĉirkaŭkolo estas tro vasta, eliĝis el ĝi kaj iris en najbaran domon ŝteli kokon; sed antaŭ la tagiĝo ĝi revenis kaj enrampis en la ĉirkaŭkolon. Ĉiutage oni vidis ĝin ligitan al la ĉeno kaj suspektis nenion. Ĝia ruzo estis malkaŝita nur kiam ĝi falis en kaptilon de la najbaro.



Konfeso


    --- Cu vi ĉion konfesis? --- diris respektinda pastro al pekulo dum
la konfesado.
    --- Ne, ankoraŭ unu peko ŝarĝas mian konsciencon: mi ŝtelis poŝhorloĝon, ĉu vi akceptos ĝin?
    --- Mi? --- diris la ofendita pastro. --- Vi kuraĝas ofendi min kaj mian sanktan profesion? Redonu senprokraste la horloĝon al tiu, de kiu vi ŝteiis.
    --- Mi jam provis redoni, sed li ne volas ĝin akcepti; mi petegas vin, prenu ĝin.
    --- Ĉesu ofendi min, --- diris ia pastro --- vi devis ripeti vian peton.
    --- Mi faris tion --- respondis la ŝtelisto ---, sed li ne volas akcepti.
    --- En tia okazo --- diris la sankta, nenion suspektanta pastro, --- mi povas senpekigi vin, sed mi insiste ordonas al vi ne ŝteli plu.
    Baldaŭ post la foriro de la konfesinto, la pastro rimarkis. ke lia propra poŝhorloĝo estis ŝtelita de la hoko, sur kiu li ordinare pendigis ĝin.



Sinjorino Rothschild

Maljuna sinjorino Rothschild, la patrino de la potenca kapitalisto, atingis la aĝon de naŭdek ok jaroj; ŝia rimarkinda spriteco kaj neordinara inteligenteco konserviĝis ĝis ŝia morto. Dum sia lasta malsano, ĉirkaŭila de la tuta familio, ŝi diris al la kuracisto per petega tono: 《Kara doktoro, provu fari ion por mi.》 --- 《Sinjorino, kion mi povas fari? Mi ja ne povas rejunigi vin.》 --- 《Ne, doktoro, mi ne deziras esti ree juna, mi deziras daŭrigi maljuniĝi.》


Varma vesto

  Malriĉa franco, vestita nur per malpeza somera surtuto, promenis en bela vintra tago sur la stratoj de Parizo. La reĝo, renkontante lin, miris pro lia somera vesto kaj demandis:
  --- Kial vi promenas en tiel malpeza vesto?
  --- Via Rega Moŝto --- respondis la franco --- imitu min, kaj vi neniam sentos malvarmon.
  --- Kion vi faras? --- demandis la reĝo.
  --- Mi surmetas ĉiujn miajn vestojn --- estis la respondo.



Surtut/o. Longa vira vesto kun longa basko tute ĉirkaŭanta la korpon: la ruĝaj surtutoj de la doganistoj; prenu la ŝlosilon el la surtuta poŝo de R.

Granda kapo de brasiko


  Du metiaj knaboj, Petro kaj Benedikto, paŝis foje preter legoma ĝardeno.
  --- Rigardu --- diris Petro ---, kiel grandaj brasikaj kapoj!
  Tute ne grandaj --- respondis Benedikto, granda fanfaronemulo. --- Dum mia migrado mi vidis foje brasikan kapon, kiu estis kvarfoje pli granda, ol la paroĥa domo.
   Petro, kiu estis kupristo, diris: --- Granda estis via brasika kapo. Sed mi foje faris kaldronon, kiu estis tiel granda, kiel la preĝejo.
  --- Pro Dio --- ekkriis Benedikto ---, por kio oni bezonis tiel grandan kaidronon?
  --- Kredeble --- respondis Petro --- por kuiri en ĝi vian brasikan kapon.







Metio. Manlabora profesio.
Brasiko (Bot.). Legomo el la familio de l'kruciferoj (Brassica oleracea). キャベツ
Paroĥo. Eklezia distrikto.
Kupro (Ĥem.). Cu. Ĥemia elemento, brune ruĝa peza metalo, uzata por plej diversaj objektoj: tuboj, moneroj, en kunfandaĵoj kun stano (bronzo) kun zinko (latuno).
Kaldrono. Granda Metala vazo, en kiu oni boligas, kuiras.

Leono kaj leporo


  Leono favoris leporon per sia amikeco. Foje la leporo demandis sian amikon:
  --- Oni diras, ke mizera krianta koko facile fortimigas vin, leonojn; ĉu tio estas vera ?
  --- Jes --- respondis la leono ---; estas konata fakto, ke ni grandaj bestoj havas niajn malgrandajn malfortaĵojn; ekzemple la gruntado de porko kaŭzas al la elefantoj tremon kaj abomenon.
  --- Efektive --- interrompis la leporo. --- Nun mi komprenas, kial ni leporoj tiel timas la hundojn.




Reĝo kaj muzika instruisto


La violonisto Salomons, kiu donis lecionojn al la angla reĝo Georgo IIIa, diris foje al sia eminenta lernanto: "La violonistojn oni dividas en tri klasojn: al la unua apartenas tiuj, kiuj tute ne scias ludi; al la dua tiuj, kiuj ludas tre malbone; al ja tria fine tiuj, kiuj bone ludas. Via Reĝa Moŝto jam atingis la duan."



ジョージ3世(英語: George III、1738年6月4日 - 1820年1月29日)は、ハノーヴァー家第3代目のイギリス国王(在位:1760年10月25日 - 1820年1月29日)。...

https://ja.wikipedia.org/wiki/%E3%82%B8%E3%83%A7%E3%83%BC%E3%82%B83%E4%B8%96_(%E3%82%A4%E3%82%AE%E3%83%AA%E3%82%B9%E7%8E%8B)