| https://uea.facila.org/artikoloj/%C4%9Denerale/ni-ne-%C4%89esu-labori-por-paco-r286/ |
人々と諸国間の平和のために、休みなく活動しよう | Ni ne cxesu labori por paco inter homoj kaj nacioj |
(2022年)3月2日 | 2an de marto |
エスペランティストと世界へのUEAの呼びかけ | ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO |
東ヨーロッパでの戦争と人間の苦しみのために、世界エスペラント協会(UEA)は声明を発表した。 | Pro la milito kaj homa suferado en la oriento de Euxropo, Universala Esperanto-Asocio (UEA) faris deklaron. |
エスペラントの創案者、L..L.ザメンホフ自身も戦争の原因となる諸条件を経験した。 | Gxi memorigas, ke la kreinto de Esperanto, L.L. Zamenhof, mem spertis la kondicxojn, kiuj kauxzas militadon. |
彼は自身の平和の理想を、人々の間の相互理解を目的として、コミュニケーションにおいて相互を尊重しあうような平等を可能にする言語と結びつけた。 | Li kunligis siajn pacajn idealojn kun lingvo, kiu ebligas respekteman egalecon en la komunikado cele al reciproka interkomprenigxo inter la homoj. |
1906年、ジュネーブで開催された第2回世界エスペラント大会の際に、ザメンホフは次のように宣言した。 | En 1906, okaze de la 2-a Universala Kongreso de Esperanto, en Gxenevo, Zamenhof deklaris: |
「世界各地で、諸民族間の戦いが非常に残酷になっている今日、われわれエスペランティストはこれまで以上に一生懸命働かなければならない」。 | 《Nun, kiam en diversaj lokoj de la mondo la batalado inter la gentoj farigxis tiel kruela, ni, Esperantistoj, devas labori pli energie ol iam》. |
UEAの声明は、次のように続けている。 | La deklaro de UEA dauxrigas tiel: |
われわれの課題は明確だ。 | Nia tasko estas klara. |
われわれ自身の心から始めよう。 | Ni komencu en niaj propraj mensoj: |
知人や見知らぬ人に対する偏見や憎しみを根絶しよう。 | ni elradikigu antauxjugxojn kaj malamon al konatoj kaj nekonatoj. |
そして、相互理解のために働く良心的な人たちと一緒に働こう。 | Poste ni kunlaboru kun cxiuj bonkoraj homoj, kiuj laboras por interhoma komprenigxo. |
エスペラントを学んだとき、われわれはすでにその任務を受け入れた。 | Ni jam akceptis tiun taskon, kiam ni lernis Esperanton. |
したがって、われわれは、以下のことを要求し続けよう。 | Sekve ni dauxre postulu, |
われわれの政府が平穏にそして争うことなしに暮らしたいという自国の人々の平和的な願いを代表しなければならない、ということを。 | ke niaj registaroj reprezentu la pacemajn dezirojn de siaj popoloj vivi trankvile kaj sen konfliktoj. |
要求しよう、 | Ni postulu, |
国連加盟国が自らの宣言である世界人権宣言を尊重することを、 | ke la membroj de Unuigxintaj Nacioj respektu sian propran deklaracion, la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, |
また、大規模戦争の恐怖が二度と繰り返されてはならないという願いから生まれたその創設の諸原則を尊重すること。 | kaj respektu ankaux gxiajn fondajn principojn, kiuj naskigxis de la deziro, ke neniam ripetigxu la terurajxoj de amasmilitado. |
平和な相互理解のために日々活動している国際運動の一員として、われわれ全員が声を上げよう。 | Ni cxiuj levu niajn vocxojn kiel anoj de internacia movado, kiu cxiutage laboras por paca interkomprenigxo. |
世界の人々に約束したことを果たす必要があることをわれらの政府に指摘しよう。 | Ni atentigu niajn registarojn, ke necesas plenumi la promesojn faritajn al la popoloj de la mondo: |
その約束とは紛争が世界のすべての住民に惨事が爆発する前に、紛争を解決することだ。 | solvi konfliktojn antaux ol ili eksplodas katastrofe por cxiuj mondlogxantoj. |
UEAは、平和的な理想と人々の間の友愛の達成を促進する公平な国際コミュニケーションツールの正当性を主張することを除いて、政治的立場をとっていない。 | UEA ne prenas politikajn poziciojn, krom pledi por la justeco de egalrajtiga internacia komunikilo, kiu faciligos la atingojn de pacaj idealoj kaj amon inter la popoloj. |
しかし、われわれは、平和で安全な生活への権利への攻撃に苦しんでいるすべての同志たちとの連帯を、当然ながら常に表明するものである。 | Ni tamen nature kaj senlace esprimas nian solidarecon kun cxiuj samideanoj, kiuj suferas pro atakoj kontraux ilia rajto al paca, sekura vivo. |
UEAの創設者であるヘクトル・ホドラーは、世界中の志を同じくする人々の共同ネットワークを構築することを目指した。 | La fondinto de UEA, Hector Hodler, celis krei kunlaboran reton de samideanoj tra la tuta mondo. |
第一次世界大戦中、当時ジュネーブにあったUEA中央事務局は、両陣営の家族が連絡を取り合えるように活動した。 | Dum la 1-a Mondmilito la Centra Oficejo de UEA, kiu tiam trovigxis en Gxenevo, laboris por teni en kontakto familianojn en ambaux flankoj. |
われわれの世界中の家族員が必要とする、実践的な支援を与えるために、再び活動することができるということを、われわれは示そうではないか。 | Ni montru, ke denove ni kapablas tuj agi por doni la praktikan helpon, kiun bezonas membroj de nia tutmonda familio. |
UEAの口座「エスペロ」は、とりわけ苦しんでいるエスペランティストの家族を助けるために、ヨーロッパでの別の残酷な戦争の際に設立された。 | La konto Espero cxe UEA estis fondita okaze de alia kruela milito en Euxropo por interalie iom helpi al familioj de suferantaj esperantistoj. |
再びわれわれはその口座やその他の手段を用いて、勇気ある家族との連帯を示す。 | Denove ni uzos tiun konton kaj aliajn rimedojn por montri nian solidarecon kun niaj kuragxaj familianoj. |
口座「エスペロ」はこの目的のためにあなたの貢献を要請する。 | La konto Espero invitas viajn kontribuojn kun tiu celo. |
uea.facilaの単語リストに従って、ステートメントのテキストを短縮および簡略化した。全文は、2022-02-27のUEAプレスリリースNo.1023で読むことができる。 | Ni iom mallongigis kaj simpligis la tekston de la deklaro laux la vortlisto de uea.facila. La plena teksto estas legebla en la Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1023 de 2022-02-27. |