Mi finlegis la dramon "Ni vivos!" de Julian Modest. Ĝi, la originalo, estis eldonita en 1983.
La libro estis tradukita de samideanoj de japana lerno-rondo de ENA, kaj estis eldonita en 2022 kiel paralela kun Esperanto kaj la japanlingvo.
Mi ne bone legas draman forman verkaĵon, sed ĝin sufiĉe povis gusti mi, kaj mi estis ege kortuŝita.
La dramo estas scenaro, ke Lidia Zamenhof kaj ŝiaj familianoj (jam L.L.Zamenhof forpasis) riskplene kaŝe vivis sub nazia reĝimo en pollanda judejo. La judeco kaj esperantisteco sub la nazireĝimo sufiĉe taŭgas por mortigo.
Sinsekvaj arestigoj, mortigoj de konatoj, pik-pikataj vivoj. Ĉu oni povas fidi esperantemon de Esperanto? Kion diras Lidia en ekstrema vivo?
Tra kiaj kanaloj oni venas en esperantujon? Lastatempe ankaŭ pro interreto oni venas tra diversaj vojoj kaj kun diversaj motivoj. Sed eĉ se ĝi estus ia motivo aŭ ia vojo, lernita kaj uzata Esperanto ligas al paco pli-malpli, ĉu ne?
La dramo estis verkita en 1983, sed nun, plie leginda verko estas ĝi.
Kompreneble por lerni esperanton ĝi estas tre bona.
Doloras dento al mi.
Pro tro forta kunpremon de dentojn (pro streso) radikaj ostoj de dento rompis. Kaj tiu parto absceas (pusas). Hodiaŭ (ĵus) dentisto lavis la dentingon kaj injektis antibiotikaĵon. Nun plie doloras la dento al mi pro la kuracado. Finfine mi rezervis la tempon, en kiu dentisto forprenu mian vundintan denton. Mi dankas al dento pro la longa kaj malfacila laboro.
Iun tagon, terorisma atako eksplodis de studento ĉe la Burlingt-Universitato. Komploto estis konspirita por murdi ministron pri eksteraj aferoj Brandts.
Sylvia kaj aliaj membroj de WISE(spiona organizo) arestis kvar membrojn el la terorisma grupo.
Kiam agento de WISE demandas al la arestitaj membroj pri la celo de terorismo, la respondo estas "milito".
Agentino Silvja aŭskultinte tion piedbatis la arestiton je la vizaĝo per siaj altaj kalkanumoj kaj diris:
Ĉu iu el vi iam mortigis homon? Ĉu vi iam estis mortigita de iu?
[Tia homo ne estas ĉi tie!]
Ĉu vi iam spertis forŝiriĝi viaj membroj kanonate? Ĉu vi iam aŭdis la sonon de ostoj disbatataj?
Ĉu vi iam flaris putran karnon?
Ĉu vi iam vidis, ke viaj gepatroj kaj gefratoj estas morte premataj sub disfalanta domo antaŭ viaj okuloj?
Ĉu vi iam vidis pecon de la karno de via amanto algluiĝinta al muro?
Ĉu vi iam malsate kaj troe malsatis, ke vi mordis la ŝelon de arbo?
Ĉu vi iam bolis homan viandon en poto?
Neante la homecon de la malamikoj kaj daŭre mortigadas ilin...
Kaj ankoraŭ tamen, ĉu vi havis proksime de vi tiujn, kiuj post malmobilizado mense malsaniĝis kaj pro bedaŭro kaj pro honto larmis kaj vomis kaj fine suicidis?
Knaboj, ŝajnas vi, ke vi ne lernis pri "milito" en universitato, ĉu ne?