Sed ankorau~ Bach / やっぱりバッハ

Ceremonio de Kristnasko en infangxardeno

Bach kaj Haendel

Hodiaux la infangxardeno kiun mia filino vizitadas okazigis la ceremonion de kristnasko. La infangxardeno estas kristianeca, sed ne havas mesan cxambron. Tial la ceremonion okazigis en la luda cxambro iom granda. Ni faris nin grandan rondon en la cxambro sidigxe.
La ceremonio komencis per la muziko de Bach. Versxajne tiu estis preludo el ia kirka "Kantata". Estis tre sankta kaj tre grandioza muziko. Kaj la ceremonio cxefe konsistis el oratorio de geinfanoj kaj instruistoj , kaj estis tre serioza kaj gaja. La elira muziko estis "Haleluja" de Haendel.

La savanto estis ...

... Hodiaux estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. (Luko 2:11)

Mia filino donis al mi grandan karton de Kristnasko (30cm ; 40cm), kiun sxi bild-igis kiel sankta bildo. En la malluma cxielo multaj blankaj meduzoj sxvebadas (cxiuj ridetas), kaj en la mizera dometo estis naskita Savanto ronda.
Cxu vi volas vidi gxin ? Okej, rigardu!



... Li estas kiel novspeca viruso, kiu savos la homaron.


Mi amegas muzikon de Bach

Post la ceremonio mi iris mian laborejon, kaj mi posttagmeze laboris. Estis tre okupita. Sur la vojo al hejmo mi auxdas muzikon de Bach per reproduktilo portebla. Estis "Das Wohltemperierte Klavier", kaj tiuj estas tre belega.
Mi subite rememoris kaj rimarkis, ke la eniri-muziko de la ceremonio estis ne Bach, sed Haendel.
Sed mi amegas muzikon de Bach.