La frazo konsistata 4 literoj (sed mizereta rakonto) / 四字熟語

二束三文
Ni-Sok San-Mon
Du faskoj, tri moneroj



Du faskoj ekvivalentas je tri moneroj.
Estas "tre malkara", "preskaux senvalora", "senpreze", "(acxeti / vendi) per bagatebla sumo"

Iam mi estis instruisto en duagranda mezlernejo (dum du jaroj). Kaj mia instruinda objekto estis la Etiko, la Ekonomiko, la Filozofio, la Politiko, kaj aliaj. Jes, la sociscienco kaj prihama scienco.
Tial mi tre multajn librojn acxetis iam, kaj gxis nun ankoraux mi havas ilin.
Finfine nun, bedauxrinde, mi decidis ke miajn librojn iom post iom vendos al librobrokantejo.
La libroj, kelkaj estas jam malnovaj kaj senvaloraj, sed aliaj estas ankoraux legindaj kaj grandaj verkoj.
Hodiaux mi portis du faskojn de libroj al librobrokantejo. Ilin suman mi iam acxetis per cxirkaux 20,000 enoj. Ili estas tre pezaj por mi (preskaux tro pezaj por miaj brankoj).



Sed, brokantisto diris al mi, "140 enoj sume. Cxu vi konsentas?"
(Ne, Ne, Ne!!! ― Mi kriis en mia koro. Sed mi tuj perdis mian kuragxon.)
Mi preskaux ek-larme diris, "Okej..."
Jes, cxi tiu estas tio, kio estis "Ni-Sok San-mon (du faskoj, tri moneroj)".


Gratulon, legantoj ! Jen vi lernis novajn japanajn vortojn.
"Ni-Sok San-Mon", "Du faskoj, Tri Moneroj".
Larminde, cxu ne ?