Japanoj havas tre mirindan poeton, Ishikawa-Takuboku. Li estis tro frua revolucia demokrata poeto. Kaj li tro june mortis pro malricxeco kaj pro pulma tuberkulozo.
Mi bedauxras, ke la Esperanta Vikipedio ne havas artikolon pri Takuboku.
Nur unu poemon el liaj poemoj mi prezentu al vi. Sed jam ekzistas aliaj tradukitaj verkoj, mi supozas.
Petole mi
Mian patrinon provis porti sur mia dorso.
Tro malpeza estis sxi, ke mi ploretis.
Mi ne pasxis ecx tri pasxojn.
Kaj
just for fun
http://magnapoets.typepad.com/magnapoets_japanese_form/2007/05/mothers_day.html
carrying mother on my back--
I can't make even
three steps forward with tears
in the lightness of her weight
En la japana originalo, Takuboku ne uzis "povi" ("can") intence.
Kia traduko estus trafa, mi ankoraux ne havas memfidon.
Morgaux estos la patrina tago.