Akuta lumbago dua ... denove

Sur revena vojo mi iris al superbazaro de konsum-kooperativo kun mia filino per biciklo. Post acxeti ni eliris el bazaro, jam la malantauxa pneuxmatiko de biciklo krevis. Ne trovigxis butiko de biciklo proksime, nenio helpis nin, mi trenis biciklon, sur kiu mi metis filinon kaj multajn mangxajxojn.
Nia hejma domo estis malproksima. La distanco estas 2.5 km kaj la vojo estas suprena deklivo longa.
Trans unu monteto, kaj supren iris sur deklivo, fine atingis hejmen. Estis jam je 19:00. Tuj mi kuiris simplajn mangxajxojn por edzino kaj filino. Rapide ankaux mi mangxis, kaj ekriparis la biciklon.
Sidigxis mi sur la kajeto antaux vestiblo, kaj mi tiris biciklon. Estis jam iom malluma cxirkaux domo.
La spoton de krevo de aerotubo mi baldaux trovis. Tiu estis ne pikita, sed ja krevinta. Eble mi kaj filino estis tro peza ... ? La grandeco de la spoto estis 3mm. Mi dirinte ekstaris, "Mi trovis ! AUUU!".
Kaj mi klamis, "xxx-njo, venigu vian panjo !"
Mi tuj eniris malrapide kaj haste, kaj kusxis min sur la planko.