Telefono de vartejo alvokis min

Hodiaux posttagmeze cxirkaux je la 2:30 mi estis telefonata de la vartejo, al kiu mia filino iradas. La vartistino diris al mi, ke mia filino estis iom malsana de mateno, kaj sxi dormis antaux tagmangxo, kaj sxi ne mangxis gxin, poste vekigxinte vomis du foje. Kaj sxi ne estis febran.
"Jes, mi tuj iros vian, jes... Hummm cxirkaaaaux je la tria horo (ptm.) mi atingos vartejon. Kaj cxu mi paroli kun mia filino ?"
...
"Ha lo jes pacxjo, mi vomis matene kaj tagmeze, dufoje..."
"Cxu vi volas reiri hejmen frue ?"
"Jes pacxjo."
"Mi komprenas."
Mi decidis cxesigi laboron kaj preni mian filinon al hejmo tuj. Cxar unue mia filino, trans telefono, estis malvigla. Due je la tempo de laborfino pluvos. Por eviti pluvon, ke mi tuj reiras estus bone.
Mi gxuste je la tria horo atingis vartejon, kaj mi portis mian filinon sur malantaux parto de biciklo, rapidis hejmen. Sxi ankoraux estis nevigla.
Post en hejmen eniris ni, tuj komencis pluvi.
Trankviligxinte filino mangxis ion kaj vomis sur tapisxeto, kaj mangxis malmulte, kaj vomis sur sia lito.