Apudmoskvaj Vesperoj

ちょっと訳してみようかとも思ったのですが、日本語にはなかなか……


Ne aŭdiĝas eĉ flustro en obskur'
ĉio dormas nun tie ĉi
Kiel ŝatas ja, se vi scius nur,
Apudmoskvajn vesperojn mi.


Iom plaŭdas flu' kaj ne plaŭdas plu,
Plendas de arĝent' la river'.
Kanton aŭdas mi kaj ne aŭdas plu
En mallaŭto de la versper'.
Kanton aŭdas mi kaj ne aŭdas plu
En mallaŭto de la versper'.




Kial, karaj, vi kapon klinas pli
Kaj rigardas nun ruze min?
Ĉu esprimas mi, ne esprimas mi,
Kio ardas en la anim'?




Kaj alvenas jam la matena hor',
Brilas ruĝa jam lunlini'...
Tenu en memor', tenu en la kor'
Apudmoskvajn versperojn ni.
Tenu en memor', tenu en la kor'
Apudmoskvajn versperojn ni.