落語の相撲 / La sumoisto en la rakugo


Sumoo estas japana tradicia lukto.
Jen
http://jp.youtube.com/watch?v=drDraeeVhJ8


Ho, mi eraris... jen
http://jp.youtube.com/watch?v=FxqYGNvgaQc

Ho, mi denove eraris ? Bone, jam vi komprenas sumo-lukton. Kaj hieraŭ komenciĝs la unua turniro de Sumoo.


Kaj la rakugo estas japana tradicia rakontado komika (aŭ humaneca).
Kaj la rakugoisto (rakontanto) estas "Hanaŝika" japanlingve, sumo-luktisto estas "rikiŝi" aŭ "sekitori".
Sekitori kutime havas sian luktan nomon, ŝajne fortan : kiel "Ĉiyono fuĵi (eterna monto Fuĵi)", "Kitano umi (Norda maro)", "Tajhoo (Granda Fenikso)", "Takano hana (Nobla Floro)", "Oono kuni (Granda lando)", ktp.
En rakugo aperas "sekitori".

Viro : Saluton, Sekitori!
Sekitori : Saluton!
V : Kiel vi fartas?
S : Mi havis matĉojn ĝis hieraŭ dum dek tagoj.
V : Ho, jes. Kaj via noto de la matĉoj?
S : Venki kaj malvenki...
V : Kaj kio?
S : En la unua tago mi luktis kun "Norda Monto".
V : Kaj la rezulto?
S : Li venkis.
V : Kaj en la dua tago?
S : Mi luktis kun "Bajkalo".
V : Ho, Bajkalo. Li estas iom malforta.
S : Jes, kaj mi malvenkis.
V : Ha, nu en la tria tago?
S : kun "Apalaĉo", kaj li venkis.
V : en la kvara tago.
S : kun "AkonkagvNeĝo", mi malvenkis.
V : Do, vi nur malvenkadis. Kvankam vi diris, "Venki kaj malvenki", ĉu ne ?
S : Jes, Unu venkis, kaj mi malvenkis.


Ĉu mi sukcesis ?

Parenteze, la plej longa versio, jen
http://jp.youtube.com/watch?v=BzwTA7Oraq0



参考:大安売