Denove varmigxis / 今日も暑くなった。

Hodiaŭ mi kaj mia filino vizitis la botanikan ĝardenon de la urbo Uĵi.
Denove hodiaŭ tre varma estis. Vidu ĉi tiun linian grafikaĵon!

Tiam, kiam ni promenis tie sub la sunradioj en 29 gradoj, estis okazanta la koncerto de amatoraj grupoj. Kaj miajn orelojn atingis la kantvoĉo.
Kaj tamen ĝi estis tia mallerta, ke mi sentis la koncerto estus ne ekspozicio, sed estus konkurso de tre amatoraj homoj. Tio estis ekster mia ideo "koncerto". Baldaŭ finis la kanto, kiun mi aŭdis, kaj la prezidino diris, "Dankon, dankon por belega kanto... kaj bonvole plue kantu, vi volas?"
Aha?, mi pensis.
Sed la partoprenantino respondis, "Kun ĝojo!"
Kaj denove ŝi tremigis la aeron kaj mia koron tikle. Ni rapide foriris de la loko kaj de la rido.