Ne bongustaj estis la frititaj kokidajxoj de Kentukio

Ni festis nian dekan geedziĝan datrevenon. Kaj ni volis aĉeti la Kentukia-Fritita-Kokidaĵojn. Ni de longe ne aĉetis / manĝis ĝin... Ni aĉetis ĝin en la jaro, en kiu ni edziĝis.
Kentukia-Fritita-Kokidaĵo tre multe kostas, ni kutime ne manĝas ĝin. Tamen en la datreveno ni volis manĝi ĝin. Ni ne donis ĝin al mia filino, kaj ŝi deziris ĝin. Bonŝanco.
Mi aĉetis ilin en tiu tago; 6 da pecoj + 3 pecojn kaj 3 biskvitojn per ĉ.2000 enoj. Pagi 2000 enojn por vespermanĝo estas tre lukse por ni. Tre bona odoro el la paketaĵo. "Kun 11 specaj spicoj" estas presita sur la paketaĵo.
Alportis ĝin hejmen. Ni gratulis nian datrevenon, kaj prenis ilin.
Bedaŭrinde ili ne donis al ni ĝojon. Ĉar ili ne estas malbongustaj, sed ne bongustaj.