Solecon


En japanio oni havas feriajn tagojn de 3a ĝis 6a de Majo. T.n. "Ora Semajno". Sed se mi dum tia longa tempo ne laboras, poste mi devos labori preskaŭ mortonte. Do, hieraŭ mi kuniris kun mia filino kaj mia edzino al miaj gepatroj, kiuj loĝas for de ni je 60 kilometroj. Kaj hodiaŭ mi iris matene al laborejo lasinte familianojn tie. Hieraŭ nokte antaŭ dormo mia filino diris al mi, "Morgaŭ patro ne estos kun mi, mi jam malĝojas". Aminde!
Nun mi estas hejmen sole, edzino kaj filino dormas en la malproksima domo de miaj gepatroj. Mi sentas iom solecon.