Kartama rugxo --- Japanaj tradiciaj koloroj

         
くれない
Kartamo estas lume flave ruĝa floro. Oni prilaboras la petalojn *1 kaj faras ilin en tinkturon. Oni banas tukon en la tinkturon, kaj la tuko tinkturiĝas en klaran fortan ruĝon. La koloro estas "kartama ruĝo". La kartama ruĝo estas japana tradicia koloro. Sed kartamo mem estas el altejo de Proksima Mezoriento (aŭ Egiptio) origine. Ĝi venis al Japanio tra la "Silka Vojo" kaj de Ĉinio.


         
からくれない
Kaj la korea ruĝo estas pompa ruĝo iom pli mola ol kartama ruĝo. La nomo de la koloro montras, ke la kartama ruĝo venis el kontinento. Nu, "ruĝo" estis bonkvalita varo en malnovega tempo, nur altrangaj homoj ricevis ĝin.



*1:Oni plukas la petalojn de kartamo-floroj, kaj oni ilin fermentigas kaj sekigas. La sekaj fermentaĵoj estas materialoj de tinkturoj aŭ lipruĝoj.