Unu grava misrekono en la lernolibro pri la atombombo kaj atombomba atako al Japanio


Mi iam aĉetis la libron "HISTORIO POR MALFERMI ESTONTECON ― Moderna Historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio" por profundigi mian kapablon de Esperanto.
Post longa tempo de aĉeto, hodiaŭ mi legis nur kelkajn paĝojn de komenca parto. Sed mi trovis unu gravan eraron sur la lernolibro.
Sur ĝi oni skribis sub la foto de la ruinigita Hiroŝimo, al kiu atakita de la atombombo, kiel:

La 15-jara Azia-Pacifika Milito finiĝis pro la atombomba atako al Hiroŝimo. La foto montras la urbon Hiroŝimo, kiu fariĝis ruino pro la atombombo. Fotita de usonano post la atako.


Tio estas severa profunda misrekono pri la atombombado kaj la finiĝo de la dua milito.
Oni devas skribi kiel :

La 15-jara Azia-Pacifika Milito jam estis preskaŭ finiĝinta, kaj tamen krome la atombombo atakis al Hiroŝimo (kaj Nagasako). Post la fulmego, nur momente, ĉirkaŭ kelkdek mil homoj (ankaŭ virinoj, infanoj, senkurlaj) estis vaporigataj kaj bruligataj, kaj poste en unu jaro sume 140 mil homoj mortis per la efiko de la atombombo. Homaro ekhavis la plej teruran armilon, kaj spertis la plej inferan mizeron el sia historio, kaj ankoraŭ nun homaro ne forĵetas la diablajn armilojn.

La tasko, abolicio de nukleaj armiloj, ne estas la politika problemo, nek la industria problemo, nek la teknika problemo, nek eĉ la internacia sekureco, sed unue la humaneca tasko.



Aldono: En la dua eldono (japanlingva) de la libro la skribo estas ŝanĝita:

La urbo Hiroŝimo, kiu fariĝis ruino per la atombombo per Usono.


本に、原爆によって日本の戦争が終わったって書いてあったけど、これは大変な誤認である。それは二版では訂正され、ただ原爆が落とされた、とだけ書き直されていた。僕は、戦争はもう終わりかけていたのに、その上原爆を落とされた、と書くのが正しいと思った。
核兵器の廃絶は、政治的な課題ではないし経済産業上の課題でもない。国際的な安全保障の問題ですらない。それは第一に人道の問題だと僕は思う。
(もちろん、政治・経済・安全保障が無関係とは言いませんが、考える順番は違うということ。)