Hund-morto (Vane morti kiel hundo)

En Japanio oni diras pri vana morto de homo kiel "hundmorto".
Je la dua mondmilito Japanio malvenkis en somero, kaj en nuna tempo en somero la programoj pri la milito estas televidigataj.
En unu el ili unu eks-mez-direktanto de la japana armeo diris: "Mi lasis morti multajn junajn knabajn soldatojn en la milito per miaj ordonoj! Ili batalis kiel membomboj, kiel kamikazeoj, sed ili ĉiuj tuj mortis. Sed mi ne volas nomi iliajn mortojn kiel hundmortojn. Ili fariĝis soldatoj kaj mortis por la ŝtato. Se oni mokus tion kiel vanon, ili estus tro mizeraj.



Mi dubas. Ĉu estas tiel honore kaj noble, ke morti por la ŝtato?
Nu, tiam samtempe nemalmultaj homoj estis arestitaj per "la pac-konservada leĝo", kaj estis mortigitaj per torturoj de la speciale alta polico (pens-polico).
Ili estis komunistoj, socialistoj, liberalistoj, pacistoj, kristanoj, veraj demokratistoj ktp. kiuj kontraŭis militon kaj kontraŭis la faŝismon.
Ĉu iliaj mortoj estis vanaj?



Moralaj kapabloj kreskas tra tri stadioj (laŭ certa doktrino). Kaj la sekvantaj vortoj laŭ mi.

  1. Nivelo antaŭ moralo: Oni (infanoj) juĝas laŭ agrableco, sed ne laŭ boneco aŭ praveco.
  2. Nivelo agordiĝa: Oni obeas al la fiksa aŭtoritato, al la grupo al kiu ili mem apartenas (sen rilato kun la rezultigoj aŭ signifoj).
  3. Nivelo ĝenerala moralo: Oni starigas ĝeneralajn universalajn principojn de la moralo, kaj Oni agas laŭ la principoj. Tiuj estas la justeco, la reciprokeco kaj egaleco de la homrajtoj, digno de ĉiu personeco kaj de homo.

そういう人の死を「犬死」と呼ばせたくない・呼びたくないなら、二度とそのような死を世の人にもたらさないことだ。
Ĉiuokaze homo, kiu ne ŝatas hundmorton, neniam permesu aperigi tian morton je homa mondo.