Tennoo (japana imperiestro formala) cxagrenigxas...



Importitaj vivaĵoj aŭ plantoj rompas japanan propran eko-sistemon, kaj ne malmultaj japanaj propraj vivaĵoj aŭ plantoj estas eliminataj.
Kaj "Blue Gill", "Black Bass" estas tiaj fiŝoj el eksterlando. Iu(j) sen permeso ellasis eksterlandajn fiŝojn en la riverojn por amuziĝo per fiŝkaptado.
Ĉiu ajn pensis tiel.

Malbonaj importitaj fiŝoj "Blue Gill" estas la idoj de 15 fiŝoj kiuj estis donitaj al la japana kronprinco. Tio estas identigita.

(2009.10.23 Yomiuri-shinbun)
    "Blue Gill", la importita fiŝo multiĝinta enlande estas la idoj de 15 fiŝoj, kiujn USONa urbestro de Ĉikago donis al tiama kronprinco (nuna imperiestro) en la jaro 1960. Asistprofesoro Kaŭamura-Kooiĉi (Akva Area Resursa Biologio) kaj kolegoj de la fakultato de Bio-resurso de la Uneversitato MIE trovis tion per la analizo de Mitokondria DNA.
    Antaŭ du jaroj je "la 27a tutlanda kongreso pri farado de riĉa maro" la nuna imperiestro konfesis ke li mem enportis la fiŝojn el USONO, kaj tiam la konfeso estis temita. La eltrovo science validigis (identigis) tion.
    "Blue Gill" estas 10 - 20 centimetrojn longa; estas el norda Ameriko; vivas en sensala akvo. Ĝi estas ĉefe karnomanĝa kaj havas fortan plimultigecon. Asistprofesoro Kaŭamura kaj kolegoj estis petitaj de la Fiŝad-Subministerio, ke ili esploru la distingojn de la genoj por elimini la fiŝojn "Blue Gill" kiuj konfuzigas eko-sistemon. Ili prenis 1398 da "Blue Gill" je 56 lokoj en la tuta lando de Japanio; prenis 319 da fiŝoj je 13 lokoj en la devena loko = USONO; analizis la baz-dispoziciojn de la Mitokondrian DNAn.
    Kaj sekve tio estis eltrovata, ke la baz-dispozicio de ĉiu enlanda "Blue Gill" perfekte kongruis kun la prenita nur je Guttenberg en Iovao en USONO. Kaj la Guttenberg estas la loko, en kiu oni kaptis la unuajn "Blue Gill"ojn kiujn donis al la Japana kronprinco tiama.
    La "Blue Gill"oj estis kunportitaj en Japanion je la sama flugvojo de la kronprinco; kaj por multigi la nacian provianton la Nacia Esplora Institucio de Fiŝad-Scienco je la Areo de Sensala Akva de Fiŝad-Subministerio provis produkti ilin. Poste disdonis kelkmiloj da idoj al la eksperimentejoj de la gubernio Ŝiga kaj la gubernio Oosaka, kaj la idoj estis liberigitaj en la lagoj en la insulo honŝuu, ŝikoku, kjuŝuu. Kaj tamen oni ne kutimiĝis manĝi ilin; la fiŝoj disvastiĝis kaj multiĝis. Laŭ a-p-ro Kaŭamura kelkcento da milionoj da "Blue Gill" vivas en tutlando de Japanio.
    Pro la plimultiĝo de la fiŝoj troe malmultiĝis la kvanto de la fiŝado pri karasoj (la tradicia manĝebla fiŝo) kaj aliaj.
    La imperiestro de Japanio je la ceremonio de la "kongreso pri farado de riĉa maro" (en Novembro, 2007) menciis, ke oni temas pri la plimultiĝo de "Blue Gill". Kaj li diris, "Mi ĉagreniĝas pri tiu".
    En decembro de la sama jaro je intervjuo la imperiestro diris, ke la kaŭzo de la plimultiĝo estas la "kaptado kaj liberigi (catch and release)", kaj li deziris, "Pro ke homoj manĝu la fiŝojn, kaj baru la plimultiĝon; kaj aranĝu la medion, je kie japanaj fiŝoj kreskas pace"
    La asistprofesoro Kaŭamura diras: "Iam tiam por solvi la mankon de provianto oni celis multigi la fiŝojn kiel ŝtata politiko. Do, la plimultiĝo ne estis esceptebla laŭ unu vidpunkto. Sed nur 15 fiŝoj poste tre plimultiĝis. Laŭ tiu historio oni devas radikale protekti importon de la ekstervivaĵoj kiuj rompas eko-sistemon".

http://headlines.yahoo.co.jp/hl?a=20091023-00000104-yom-sci