letero / てがみ

Sur la planko de senorda loĝoĉambro troviĝis unu papero, sur kiu estis krajonita kun grandaj literoj, kelkaj literoj estis spegule eraraj.
Tiu estis la letero al mia filineto (Jonjo : pseŭdonomo) de sia amikineto (Hiroko : pseŭdonomo).

A l Jonjo
Me tre ghojas konatighi vin ! Me tre ege ghojis ricevi vian leteron. Denove respondu sendu leteri al mi ! De via H iroko.

... Ah, ili estas interfratinaj. Unu tre amas alian. ...
Leginte mi ial falis larmete ...