la unua songxo de la jaro

La sonĝo, kiun oni vidis (sonĝis) en la unua nokto de la jaro, estas la "unua sonĝo". En japanio oni diras, ke la enhavo aŭ aperaĵo en la unua sonĝo estus la monto Fuĵi aŭ akcipitro aŭ melongeno, la jaro fariĝos bonege.
La unua Fuĵi, la dua akcipitro, la tria melongeno, tiuj estas bonaj en la unua sonĝo.
Kaj en ia kondiĉo la unua sonĝo realiĝos, se ĝi estus bone aŭ malbone.


Mi bedaŭrinde ne sonĝis ĉi jare.


Rilate la unua sonĝo mi prezentas tre amuzan bildlibron. Jen, "la unua sonĝo de bonzeto". Poste mi prezentos ĝian resumon.

Kaj la pentrista hejm-paĝaro estas ĉi tiu.