Malnovaj taglibroj

El la skatolo el ondumita kartono mi trovis miajn taglibrojn, al kiuj mi skribis mian koron antaŭ 20 jaroj.
Tiam kvankam mi ne studis bone, mi deziris fariĝi profesia filozofo. Aŭ mi deziris fariĝi instruisto. Iam mi du foje instruis dungite por unu jaro.
En tiamaj miaj taglibroj estas skribita mia anima sufero, ĉar mi ne havis okupon, nek amatinon, sed febran amon junan.
Ĉar legi ilin premas mian sinon, mi disŝirante forĵetis ilin.



Tiam mi pensis, ke iam ĉi tiuj taglibroj interesiĝos kaj estos amuza por mi en estonto. Sed tute ne. Ili post dudek jaroj grizigas mian koron, kaj kirlas fundon de mia koro.