Lerno-tablo

Hodiaŭ ni vizitis la meblo-vendejon por aĉeti la lerno-tablon de nia filineto.
Laŭ mia memoro: kiam mi estis donata la tablon, tiam mi tre ege ĝojis tion, kaj saltetis kaj saltetis multe en la ĉambro. Kaj mi tuj skribis mian nomon sur la ŝtala tablo grande kaj multe per farbokrajonoj.
Tio estis plej ĝoja kaj feliĉa afero en mia juneco.
Tiam nia domo havas nur du ĉambron. Mi kaj mia fratino kaj gepatroj loĝis en ĝi.



En tia malgranda domo gepatroj metis grandan lernotablon por mi. Mia patro ne havis tablon.
La vasteco de la ĉambroj (kun kujrejo) estis nur ĉirkaŭ 33 kvadrataj metroj. Sed ni havis eĉ pianon. Kiamaniere ni povis ?
Rememorinte ĝin mi sentis, ke miaj okuloj malsekiĝas.