Posxtelefono

Mi ne havas poŝtelefonon. Tio estas tre kurioze en la nuntempa socia vivo en Japanio. La publika telefono malmultiĝis jam, oni malfacile trovas ĝin en stratoj. Kaj kompreneble mi ne povas aliĝi al la reto de poŝtelefon-ret-letero de la lerneja-gepatroj aŭ de la laboristoj ktp. Eble la lernejo informos ĉion per retletero de poŝtelefono (fakte tiaj lernejoj ekzistas). Je la ĉiutaga aĉetado mi ne povas demandi ion al mia edzino kiu restas hejme.
Tio estas fojfoje tre maloportune, sed ne ĉiam. Jes, "ne ĉiam".
Havi poŝtelefonon kostas tre multe, kvankam se oni uzas ĝin malofte. Do, mi hezitas ekhavi ĝin. Sed fojfoje mi tre forte deziras ĝin.