Familia vojagxo du tagojn

(Daŭrigo)

Happy turn / Feliĉo returniĝi

旅行には当然ハッピーターンも持っていったのだが、後で食べよう、後の楽しみと大事に持っていたので、とうとう旅行中には食べなかった。


Nature mi kunportis la manĝeton (kolazioneton) "Happy Tern" sur la vojaĝo, sed mi tenis kare ĝin sen manĝi, "mi poste manĝos", "ĉi tiu estas posta ĝojo", fine mi ne manĝis ĝin sur la vojaĝo.


Malaltprezaĵo

En la parko, ĉe la memoraĵejo (butiko) mi trovis unu belan helan bluan kolĉenon. La bluo estis kiel ĉielo, kiel turkiso. Mi pensis ke se ĝin surmetus mia edzino, ĝi tre bele konvenos al ŝi... Mi prenis la kolĉenon mane. Ĝi estis nek el nur ŝtonetoj, nek el nur plastetoj, kaj ĝi ne estis peza. "Humm? El kio estas ĉi tiu kolĉeno? Sed bela estas..." Ankaŭ mia edzino rimarkis ĝin. "Mi deziras ĝin. Ĉu vi permesus min?", diris ŝi al mi. "Ho, jes. Sed mi donacos ĝin al vi." Ĝi ne estis multekosta, 1500 enojn. Mi aĉetis kaj mane transdonis ĝin. "Dankon, kaj mi ĝojas." "Ne, do, surmetu ĝin ĉi tie nun." "Vere? Jes, jes. Kiel mi?" "La bluo bone sidas al vi." "Vere? Dankon. Mi deziris tiun ĉi..." ŝi mantuŝis ĝin. "El kio estas farita ĝi? Ŝtonaro? Plastaro? Ne, estas el malgrandaj ŝtonetoj..." ŝi parolis al si mem.
...
Antaŭ tagmeze ekpluvis. Ni kuris en la pluvo. Ŝi estis kun mallongigita hararo, kaj estis en blanka vesto, en blua ĝinza jupo, sur ŝia sino skuiĝis la blua kolĉeno. Kaj la bluo de kolĉeno kolorigis la blankan veston je sino per pluvo (fandiĝinte elfluis la blua tinkturo de la kolĉeno).