施設に入っている母親への手紙 / Letero al patrino en la maljunulara domo.

Hazarde mi legis ies poŝtkarton. La letero estis sendita al la patrino en la maljunulara domo.
En japanio regas la ideo, ke ĝenerale (ankoraŭ) la idoj endas zorgi siajn gepatrinon en identa hejmo. Sed ofte maljunulo loĝas sole aŭ du, kaj ofte malsanaj aŭ handikap-havaj maljunuloj eniras en la maljunularan domon.
Do, en tia okazo, ke ido enirigis sian patr(in)on en la domo, la ido havas senton de peka ŝuldo neplenumita.

Kara patrino


Ĉu vi havas bonhumoron? Mi ordigas la domon, en kiu ni kune loĝus. Mi vidas la banujon, per kiu ni volis baniĝi, sed ni neniam uzis ĝin. Mi vidas la nabemono-poton, kiun ni ĉirkaŭus gaje, sed neniam eĉ unufoje. Vidante ilin mi sentas ege korŝiron kvazaŭ mia koro krevus. Sed tiam mi povis fari nenion. Pardonon, al vi pardonpetas mi.
En la ĝardeneto nur herbaĉoj kreskas vigle sub la vintraj sunradioj.



Tute Via

La sendinto loĝas malproksime...



Mi legante ĝin iom larmetis. Sed ne ĉiu maljunulo en la maljunulara domo estas malfeliĉa. Tiel mi pensante konsolis min.


(一緒に住もうと思っていた家を片付けていて、親といっしょに使うはずだった家具や食器類を見ていると胸が張り裂けそうだ、と書いてある)