Cxu ehxo?

Nuntempe en Japanio populariĝas la poemo de KANEKO-Misuzu (kaj ŜIBATA-Tojo en TV. Ambaŭ estas malinoj).

Ĉu eĥo?

"Ni ludu!", unu diras, kaj
"Ni ludu", iu diras.

 
"Stultulo!", unu diras, kaj
"Stultulo", iu diras.

 
"Kun vi, mi ne ludu!", diras
"Ne ludu", diras.

 
Kaj poste solecon sentinte
"Pardonon", diras, do,
"Pardonon", diras.


Ĉu eĥo?
Ne, ĉiu ajn.

http://www2s.biglobe.ne.jp/~kuribou/misuzu.htm#17KO

Elstaraj parodioj sur la reto (ĉefe twitter).

Ĉu sekura?

"En ordo?", unu diras; kaj "En ordo", iu diras.
"Ne trafluanta?", unu diras; kaj "Ne trafluanta", iu diras.
"Sekura?", diras; "Sekura", diras.
Kaj poste maltrankviliĝinte demandas, "Tamen verdire iom trafluas?", do, "Iom trafluas", respondas.
Ĉu eĥo? Ne, la kanceliero.

Skype sona provo

"Ni ludu!", unu diras; kaj "Ni ludu", iu diras.
"Stultulo!", unu diras; kaj "Stultulo", iu diras.
"Kun vi, mi ne ludu!", diras; "Ne ludu", diras.
Kaj poste solecon sentinte diras, "Pardonon", do, "Pardonon", diras.
Ĉu eĥo? Ne, "Ĉi tiu estas servado de la sona provo de skype".

http://twitter.com/#!/spnjponj/status/48155389652500480
Nuklea centralo

"Nuklea centralo estas danĝera", unu diras; kaj "Nuklea centralo estas sendanĝera", iu diras.
"Radioaktivecoj trafluis", unu diras; kaj "ĝi ne grava por sano", iu diras.
Kaj poste serioziĝinte diras, "Ni malsaniĝis", do, "Nenio koncernas vin", diras.
Ĉu revo? Ne, realo.

http://twitter.com/#!/memeomimi/status/48278471587278848


Kiam sentas solecon (de KANEKO Misuzu)

Kiam mi sentas solecon,
Fremduloj ne scias min.


Kiam mi sentas solecon,
Amikoj ridas.
 

Kiam mi sentas solecon,
Mia patrino estas karesema.
 

Kiam mi sentas solecon,
Dio sentas solecon.