Sinko de Japanio (Malnova TV dramo)

En 1974 estis elsendata la TV dramon "Sinko de Japanio". Ankaŭ mi, infana, vidis ĝin.
http://www.youtube.com/watch?v=lNCq7nkFIpA&NRwww.youtube.com

La historio:

Geofizikisto, d-ro TADOKORO intuiciis ian strangan aferon okazantan je la Japana insularo vidinte la datumojn de tertremo, kaj tuj li komencis esploradon. D-ro TADOKORO iris al la japana oceana fosego per la submara ŝipo, kaj trovis krevon kaj strangan fluon de koto ĉe la fundo de la mara surfaco. Konvinkiĝante pri la nenormala evento d-ro TADOKORO daŭre kolektis datumojn, kaj akiris la rezulton. Tio estis "En la plej malbona okazo preskaŭ ĉiu de la tero de la japan-insularo sinkos sub la maro pro la modifo de terkrusto en du jaroj".
Fine ankaŭ la registaro, kiu komence dubis la antaŭsupozon, komencis eskapigi japanojn kaj posedaĵojn al alilandoj. Sed la afero iris pli rapide ol supozo de d-ro TADOKORO. Je diversaj lokoj okazis tertremegoj sinsekve, kaj ripozintaj vulkanoj vigliĝis. Superaj talentaj staboj persistege eskapigis homojn al transmaraj landoj...
Kaj de suda parto sinkis sinsekve la japana insularo tute.