焼き鳥屋 / Ejo de Trapikite rostitaj kokajxoj

Dimanĉe okazis ceramik-arta kurso, kaj mia filineto knedis argilon en la kurso.
Finiĝinte la kurso, jam vesperiĝis. Ni por vespermanĝo vizitis drinkejon, kiu manĝigas trapikitan rostitan kokaĵon (Jaki-Tori).
Tre post multaj monatoj de la lasta drinkado, mi drinkis bieron, kaj mia filineto manĝis kokaĵojn kontente.
Viziti drinkejon kun infaneto ne estas bone, verdire.



酒を飲まなくても違和感のない焼き鳥屋があるといいのだけど。