Cxu ekzistas la B-tavolo ...


Hieraŭ la voĉdonoj okazis en iu granda urbo kaj gubernio, kaj nov-liberalismaj kaj tiranismaj kandidatoj venigis la venkojn. La kandidatoj ne klarigis siajn detalajn polotikojn, sed apelaciis siajn unikajn personecojn aŭ la sloganon, "ŝanĝu la lokan registaron por loĝantaro!". Rezulte ili superege venkis.
Oni diras, ĉar ili zorgante aranĝis sin por socia tavolo B (B-tavolo), ili gajnis grandan venkon en la voĉdonadoj.
Mi resume prezentos la artikolon de Vikipedio japanlingva versio, kiu estas titolita "B-tavolo".

La "B-tavolo" estas supozita kiel la apogantaro de la KOIZUMI-reĝimo (registaro) en la informada projekto pri la privatigo de la (ŝtata) poŝto. La B-tavolo estas tiaj homoj, kiuj ne komprenas kaj ne scias la detalajn pri la politiko, tamen ŝatas la "karakteron" de ĉefministro KOIZUMI. Ili voĉdonas ne laŭ la politiko, sed laŭ impreso. Ili estas popolo, kiu estas fordigestata movilizata en popolisma reĝimo.

Tiama ĉefministro KOIZUMI (2001-2006) evitis la diskuton pri politiko, kaj li gajnis tre grandan apoganton per simplaj sloganoj (kiel Hitxxxx), ekzemple "la konstrua reformo, jes aŭ ne?", "la opoziciuloj estas malamikaro!", "sen doloro, sen reformo" ktp.
Lia logiko estis preskaŭ sofisma: "Japana defendkorpuso (armeo) neiam iru al la militejo (en Afgano), TIAL la loko, kien iras japana defendkorpuso, estas paca loko". Tamen multaj japanoj tre fervole apogis lin.
Do KOIZUMI puŝadis serian nov-liberalisman reformon kun granda dolorigo al japana popolo.

La privata reklama kompanio "SLIED" akiris en la ofertado la projekton de la registra imforma propagandado.
La kompanio SLIED klasifikas la japanojn en kvar tavorojn.

A-tavolo
  • La tavolo, kiu apovas la nov-liberalisman reformon. Sed ili havas pesimismon de la rezulto de la reformo. Rezulte ili estas kritikaj kontraŭ la reformado.
  • Ilia inteligenteco estas relative alta, kaj pozitiva por la nov-liberalisma reformado.
  • La konsistaro: Venkantaj gigantaj entreprenoj, profesoro, ekonomia komentisto, amaskomunika agento (TV), blanka-kolumuloj (oficisto, angle: white-collar worker) en urbego.
B-tavolo
  • La B-tavolo estas ĉefa kaj la plej granda celgrupo de la propagando. Ili estas entute kontenta de nuna situacio, tial la propagandantaro bezonas tiom pli profundan konsenton kun ili.
  • Ilia inteligenteco estas rilative malalta, kaj ili estas neŭtralaj aŭ pozitivaj por la nov-liberalisma reformado.
  • Hejm-mastrinoj, junuloj, maljunuloj. Ili ne interesiĝas kaj ne scias kaj ne komprenas la aferon detale, tamen ili preferas konatan homon, ekzemple kiu ofte aperas en TV; aŭ ŝatas facilan spektaklon (kompreneblan esprimon) --- Alivorte ili estas influeblaj de infaneca spektaklo (= angle: performance).
C-tavolo
  • Reform-rezistaro, obstinuloj, kiuj ne deziras drastan ŝanĝon.
  • Ilia inteligenteco estas relative alta, kaj negative por la reformado.
D-tavolo (aŭ sennoma fi-popolo)
  • Ilia inteligenteco estas malaltaj, kaj negative de la nov-liberalisma reformo.
  • Senlaboruloj (laboristoj), bankrotintoj, malvenkintoj en la konkurso en la libera merkato, kiuj timegas la nov-liberalisman reformon.

La reklama kompanio rekomendis al la registaro:
Propagandu intensive celante la B-tavolon. Evitu negativan esprimon kaj uzu facilan rimedon, afiŝojn, programoj de TV aŭ Radio. "Lernigu" al ili la "necesecon" de la reformado. Kaj celante A-tavolon okazigu grandan eventon (je dekmil da partoprenanto) kiu alvokas la neceson de la reformo, ĉar A-tavolo influas al B-tavolo.

http://ja.wikipedia.org/wiki/B%E5%B1%A4