轉失氣 - Zhuǎn shī qì - てんしき - Cxuan-Shi-Ki


Provizore mi skribu kiel "Ĉuan-Shi-Ki", sed laŭ japanlingve "Ten-Shi-Ki".
http://www.tchaa.org.tw/u5/book11/209.htm

Kaj pri 傷寒論 (Shānghán-lùn) mi skribu kiel Shangan-ologio. (ĉinlingvaj prononcoj estas laŭ Google.)
Shangan estas "vundiĝi fizikon (korpon) per malvarm(um)o" en la malvasta senco, ĝi estas antikva ĉina medicina libro kompilita en ĉirkaŭ 200 jaroj p.K.

ラジオで聞いた落語を訳してみたのですが、うまくいったかどうか? 
「てんしつき」ではなく「てんしき」と読むのか。


Iam unu bonzo (pastro de budhisma templo) kaj sia disĉipla knabo troviĝas. La templo estas sur la monteto.
Iam la subventro de la bonzo doloris. La bonzo venigis la kuraciston al la templo.
Kuracisto: ... fine, mi preskribu medikamenton al vi, do poste venu al mi preni dozon.
Bonzo: Dankon, poste mi venigos disĉiplon al vi.
Kuracisto: Kaj... ĉu vi havas "Ĉuan-Shi-Ki"n ?
Bonzo: Ĉuanshiki..n? (Kio estas Ĉuan-Shi-Ki? Mi ne scias ĝin. Aŭ mi forgesis ĝin? Tamen mi estas maljuna estro, matura homo, mi hontas demandi pri ĝi...)
Bonzo: Ĉuanshiko, ne, ne, mi ne havas ĝin.
Kuracisto: Ho, jes? Tio estas ne bone. Do, mi konsiderante ĝin preskribu al vi.
Bonzo: Dankon, dankon.
La kuracisto foriris. Tamen la bonzon ĝenas la vorto "Ĉuanshiko". Kio estas "Ĉuanshiko"? La bonzo vokis la knabon.
Bonzo: Venu! Kaj iru subirante al la florvendejo. Kaj pruntu Ĉuanshikon de floristo.
Disĉiplo: Jes, tamen mi ne scias tion, nomatan "Ĉuanshikon".
Bonzo: Kion diras vi? Mi frue, antaŭ longa tempo, jam instruis tion, kio estas la ĉuanshiko.
Disĉiplo: Jes, majstro. Tamen mi forgesis tion. Bonvolu sciigi tion, kio estas la ĉuanshiko.
Bonzo: Nematurulo! Ne elbuŝigu sensencan vorton! Iru, iru, kaj prenpruntu la ĉuanshikon!
La knabo suben iris al la florvendejo, kaj mendis nomatan ĉuanshikon.
Disĉiplo: Ĉu vi havas ĉuanshikon? Bonvolu ĝin prunti al mi.
La maljuna floristo respondis:
Floristo: Jes, jes, ĉuanshikon... (li iris al la dorsa ĉambro.) Hej, kara, karulino! Venu portante la ĉuanshikon!
Floristino: Karulo, mi ne scias tion, nomatan ĉuanshikon strangan. Ĉu vi scias tion?
Floristo: Ne, mi ne scias tian floron.... (revenis al la fronto de la vendejo)
Floristo: S-ro, ni havis ĉuanshikon certe. Tamen antaŭ 70 jaroj soldatoj venis kaj forportis ĝin. Do, nun ni ne havas ĉuanshikon. Pardonu nin.



Disĉiplo: Majstro! Mi jen revenis! Floristo diris, ke la ĉuanshikon forportis soldatoj antaŭ 70 jaroj. Do, li ne havas ĝin.
Bonzo: Vere? (Antaŭ 70 jaroj, ankaŭ el mia templo estis forportita la metala sonorilo por milito. Ĉu la ĉuanshiko estas sonorilo? Ne, ĉar la sonorilon havas mia templo....)
Bonzo: Do! Iru al la legomovendejo! Nepre prenprunte alportu la ĉuanshikon! Iru, iru!
Disĉiplo: (alvenis al la legomovendejo) Pruntu al mia majstro la ĉuanshikon, bonvole!
Legomisto: Ne. Ne havas tian aĵon.
Disĉiplo: Ne havas? Tio embarasas min...
Legomisto: La ĉuanshikon estas vendata en la interreta aukcio je 20,000,000 (dudek milionoj) da enoj! Tian altkostan varon mi ne havas! Foriru, foriru!



Disĉiplo: Majstro! Mi jen revenis! La legomisto diris, ke la ĉuanshiko estas vendata en la reto je dudek milionoj da enoj! Do li ne havas ĝin.
Bonzo: Vere? (Ĉuanshiko estas tiel altkosta? Mmmm, "Ĉu mi havas dudek-milionon kostitan ĉuanshikon? Ne? Do, mi preskribu medikamenton" diris la kuracisto? Ne! Sensenca!)
Bonzo: Stultulo! Ankoraŭ vi ne rememoras la ĉuanshikon!? Ba, do, iru la kuraciston, kaj ricevu mian medikamenton, ĉar mia ventro tre doloras! Kaj tiam demandu, kio estas la ĉuanshiko. Tio estas por vi. Pro via forgesema karaktero. Elkore demandu kiel via propra afero!



Disĉiplo: D-ro, kuracisto, donu al mi la medikamenton de mia majstro. ... Dankon. Kaj ĉu mi povas demandi al vi?
Kuracisto: Bone. Kion vi demandu?
Disĉiplo: Kio estas la ĉuanshiko?
Kuracisto: Ĉuanshiko? Ho, Ĉuan-shi-ki, vi ŝtele aŭskultis konversacion inter mi kaj majstro, ĉu ne? Ĉuan-shi-ki estas skribita en antikva kara medicina libro, nomata "Shangan-ologio", kaj ĉuan-shi-ki signifas la furzon.
Disĉiplo: Furzo? La vento elblovas el la anuso? La malbonodora? Kun brueto aŭ senbruo? Furzo? Vere?
Kuracisto: Jes. Ĉar via majstro plendis ventran doloron, do mi demandis, ĉu li havas furzon.
Disĉiplo: Koran dankon! ... (Mia majstro mensogis min? Aŭ ĉu li ne scias ĉuanshikon? Tre malbona bonzo, li estas! Do, mi ekhavas penson!)



Disĉiplo: Majstro! Mi jen revenis! Jen, la via medikamento.
Bonzo: Dankon, kaj la ĉuanshiko?
Disĉiplo: Doktoro instruas al mi, ke la ĉuanshiko estas taso, drinkujo.
Bonzo: Drinkujo? La taso, por drinki alkoholaĵon? Ho... (Ĉuanshiko estas drinkado, ĉuanshik/i estas drinki alkoholaĝon, ho jes, mi komprenas la vorton "ĉuanshikon".)
Bonzo: Jam frue mi sciis, kio estas ĉuanshiko. Kaj mi frue instruis pri ĝi. Ĝi estas la taso por drinki alkoholaĵon! De nun, ne forgesu!



Post kelkaj tagoj la kuracisto vizitis la templon.
Kuracisto: Ĉu vi resaniĝis, majstro?
Bonzo: Koran dankon. Mi tute resaniĝis pro la medikamento. Kaj verdire mi havadas ĉuanshikon.
Kuracisto: Ho? Ah, Ĉuan-Shi-Ki, jes. Bone.
Bonzo: Mi tre amas ĉuanshiki. Verdire mi ĉiutage ĉuanshikas.
Kuracisto: Ho, jes. Ne tro fari. Troo estas ne bone.
Bonzo: Verdire, mi tre ege amas ĉuanshikon, precipe fari ĝin kun multaj amikoj sidante ronde.
Kuracisto: ? Ho, jes. Belega ŝatokupo estas. Ne tro fari.
Bonzo: Sub la belaj florarboj ni sinsekve faras ĉuanshikon sekve kaj sekvante.
Kuracisto: Ho, jes!? Bone, tamen ne tro faru. Ĉion havas sian limon.
Bonzo: Se bela virino donus ĉuanshikon antaŭ mia okuloj, mi tuj englutu ĝin! Tiom mi amas ĉuanshikon!
Kuracisto: Englutas ĝin? Ho... Ne tro faru... Ho... englutas vi...
Bonzo: Kaj hodiaŭ mi montras al vi mian trezoran ĉuanshikon. He! Knabo! Alportu mian karan ĉuanshikon!
Disĉiplo: Jes, jes, jes!
Kuracisto: Kio okazas al li? Li ŝajnas ial paŭti?
Bonzo: Jes, de antaŭ kelkaj tagoj li paŭtas ial. Mi ne komprenas lin. Certe malfacila epoko de lia vivo. Li estas juna.
Disĉiplo: Jen! (li metas kesteton.)
Bonzo: Ĉi tio estas mia trezora ĉuanshiko... (forprenas la operkulon de la kesteto)
Kuracisto: Ĉi tio estas taso. Ha, vi erare kompren... "Ĉuan-Shi-Ki" estas furzo, kiu estas skribita en antikva medicina libro, "Shangan-ologio".
Bonzo: Ĉu vere!? Nuuu, knabaĉo trompas min! Aĉulo! Kiel vi rigardas min, kvankam mi estas via majstro, gvidanto!
Disĉiplo: Mi rigardas vin kiel malpli kara ol Ĉuan-Shi-Ki.