Ideo pri Vivo (Homa vivo kaj bilologia vivo)


En la japana lingvo la homa vivo kiu daŭras dum ĉirkaŭ 70 jarojn kaj la biologia vivo (de homo), kiu signifas ekziston kiel vivaĵo, estas malsamaj vortoj. Ĉi tiu estas "Seimei" aŭ "Inoĉi", kaj la unua estas "Ĵinsei".
Kompreneble ambaŭ "vivo" finiĝas je "morto", sed en la japanlingvo oni ne nomas "nure nemortintan vivon" tiel kiel "la vivo".



Mi legas nun la libron "DON’T SLEEP, THERE ARE SNAKES" (tradukitan japanlingve "PIDAHAN") de Daniel Everett.
Ĝi estas la dokumento pri la etno "Pirahã" en Amazono kaj pri ties tre unika lingvo kaj viv-kulturo.
Pirahã estas Pirahana en Esperanto.
Kaj Pirahana'a ideo pri la vivo estas tre unika kaj pure efemera. Ilia vivdaŭro estas averaĝe 50 jaroj. Laŭ ili malforta vivo devas morti sen ĝeno. En la libro aperas kelkaj epizodoj, en kiuj malfeliĉa eta vivo aŭ malbonsorta gravedulino mortis/estis mortigita "tre facile". Tio estas "kruele", sed "nature".



Mia propra najbarino konfesis al mia edzino, ke ŝi havas kanceron en sia dikintesto. Ŝi antaŭe ricevi operacion kirurgie, sed denove aperis la kancero. Ŝi kuraciĝis per kontraŭ-kancer-ilo, sed la flanka efiko turmentis ŝin tre kruele. Do ŝi ĉesis la kuracon per medikamentoj.
La najbarino vivas tre vigle, sed trankvile. Ŝajnas ŝi estas sana. Sed ŝi havas nevideblan bombon.



ピダハン―― 「言語本能」を超える文化と世界観

ピダハン―― 「言語本能」を超える文化と世界観