denove akuta lumbago, kaj aliaj


Mi sabate mem tondis mian hararon (jam malmultiĝintan) per elektra hartondilo. Tiam mi meze kliniĝis antaŭen kaj tenis la pozicion dum tondado.
Post dekoj da minuto mi rimarkis, ke mia korpo ne rekte staras, sed flekse antaŭen. Kaj mia lumbo ege doloras. Sed la doloro estis eltenebla.
Dimanĉe okazis marŝ-ekskurso de loka infana grupo. Kaj ĉar mia filineto estas ankoraŭ tro juna, mi devis akompani ŝin. Frumatene mi kuiris antaŭe nian tagmanĝan pakaĵon, kaj iris la ekskurson.
Je la 9a horo ni, ĉirkaŭ 100 geknaboj kaj 20 gepatroj iliaj ekmarŝis la lernejo (startpunkto). Kaj ni ĝis 11:30 horo marŝis tra la arbaro laŭ rivero. Geknaboj tre ĝojis la marŝon vigle kaj gaje, sed por mi ĝi estis infera marŝo! Mi preskaŭ tute ne parolis dum la ekskurso. Kaj infanoj kaj mia filino manĝis kaj manĝis dolĉaĵojn kaj kolazionojn. Vidante ĝin mia humoro plie malboniĝis.
Je la 15a horo, ni revenis hejmen. Mi iom laboris hejmajn aferojn, kaj du horojn kuŝis.



Mi volis montri ĉi tie la bildon de "antaŭen kliniĝo (flekso) de korpo", kaj serĉis la bildojn en "Google" per la japana vorto "MAEKAGAMI". Kaj jen la rezulto.


「前かがみ」を説明しようと思って、Google で画像検索したらこのありさま