Albumo de lernejofina



Kiam malĝoja afereto okazas, mi malfermas dikan bindaĵon.
En la kursofina albumo li havas mildajn okulojn.



Kiam mi ekvidis vin sur strato, nenion mi povis alparoli.
Ĉar via vizaĝo estis ja same kiel la kursofina foto.



Forportate en la homsvarma fluo mi estas ŝanĝiĝanta.
Vi, fojfoje, de malproksime tian min bonvolu admoni.



Eĉ la vojo, sur kiu mi iradis sub la salikoj skuiĝantaj kiel alparoli...
Nun mi nur vidi ĝin el la trajno.



Tiaman ardan koron, vi, neniam forĵetu.
Vi estas mia floraĝo mem.



Forportate en la homsvarma fluo mi estas ŝanĝiĝanta.
Vi, fojfoje, de malproksime tian min bonvolu admoni.



Vi estas mia floraĝo mem.