Atombombado --- la takso de historio


En la paĝo de la titolbildoj de Historio por Malfermi Estontecon skribiĝas, ke la japana 15-jara Azia-Pacifika Milito finiĝis pro la atombomba atako.
Sed la ĉi tiu kono de historio ne estas prava. Japanio malvenkis eĉ sen nukleaj atakoj. Atombombadoj ne necesis por fini la militon (kaj ankaŭ la tapiŝ-bombadoj al multaj urboj (ne armeaj) ne necesis). Ĝi estis farita pro/por starigi Usonan hegemonion (kontraŭ Sovetunio).
Ĉi tiu libro ne prave taksas la atombombadojn. Laŭ ĉi tiu skribo, atombombo necesas por paco. Ĝi pravigas la demonan armilon. Tio estas plej malbona afero de la libro.
Kaj laŭ mi, la agadoj (invadoj, koloniigoj, masakroj ktp.) de Japanio en Azio neniam ende estas pravigataj, krome ni, japanoj bezonas ne-forgesi tion.
Sed la libro tro malmulte mencias pri aliaj imperiismaj potencaj landoj. Kaj ĝi preskaŭ ne prezentas la popolajn vivojn sub la feŭda reĝimo. Kaj mi plendas, ke la libro tro malmulte mencias la batalojn de kontraŭ milita/faŝisma movado kaj pri la mizeraj popoloj kiuj ideologie/fizike estis mobilizitaj al la milito en Japanio.