Japanio dependas de nukleaj armiloj

Kontraŭleĝigo de nukleaj armiloj, Japanio ne partoprenis la proponon = Pli ol 30 ŝtatoj komune deklaris

Ĵiĵi ĵurnala agentejo 2012-10-23
El Novjorko

    En la 22a tago de Oktobro, en la konferenco de la Unua Komitato de UN (pri reduktado de armiloj), pli ol 30 ŝtatoj de UN publikis komunan deklaron, kiu timas la malhumanecon de nukleaj armiloj kaj postulas al ĉiu ŝtato penojn por kontraŭleĝigi nukleajn armilojn. Kaj sed Japanio (sola atombombita ŝtato) ne partoprenis la deklaron.

    Kaj en la deklaro partoprenis 33 ŝtatoj, Svislando, Egiptio kaj la aliaj nehavantaj nukleajn armilojn, kaj Vatikano observanta ŝtato. La deklaro esprimas grandan timon pri malhumaneco pro la uzo de nukleaj armiloj, kaj ĝi emfazas, "Ĉiu ŝtato devas pli fortigi penojn kontraŭleĝigi nukleajn armilojn je internacia pakto, kaj devas aperigi la mondon sen nukleaj armiloj".

    Laŭ japana diplomatia funkciulo, oni sondis la volon de partopreno al la deklaro. La funkciulo diris, "ni ne havis sufiĉan tempon kontroli la deklaron, kaj krome la deklaro havas la parton kiu ne harmonias kun nia politiko por sekurigo". Tio montras, ke Japanio dependas de Usona nuklea fortimigo per "ombrelo de nukleaj armiloj", kaj tiel Japanio malfacile aprobas kontraŭleĝigon de nukleaj armiloj.

http://headlines.yahoo.co.jp/hl?a=20121023-00000041-jij-int