Kun mia filino


Jam la lernojaro de mia filineto finiĝis, kaj ŝi estas en printempa libertempo. Do, ni vizitis la zoon (nomata Ooĵi-Doobucu-en, en la urbo Kobe) trajne. Bedaŭrinde mia edzino (ŝia patrino) restis hejme pro malsano (mia filineto matene plorkriis pri tio).
Iam antaŭe, kiam mia filino ankoraŭ estis pli beba, ni familie vizitis la zoon. Tamen ŝi nenion rememoras.
Rimarkinde, en la zoo Ooĵi vivas pandoj! Kaj krome infano povas eniri senpage en la zoon. Ni ĝis la 16a horo ĝuis tie.
Fakte mi estas/os tre okupata dum printempo, do mi eble ne povos pasigi tempon kun familio. Ŝi ankoraŭ ne deziris reiri hejmen, ni vizitis la Kobe-Port-Tower'n (Kobe-Havena Turon). Ankaŭ mi unuafoje vizitis. De sur la turo ni vidis krozadajn ŝipojn. Kaj poste malgraŭ troa riĉeco laŭ mi, ni krozis per unu el la ŝipoj.
La kosto supreniri la turon estis 600 enoj (adolto) kaj 300 enoj (infano); kaj ŝipi estas 1000 kaj 500 enojn.
La sunsubira havena pejzaĝo sur la krozada ŝipo estis tre bela.


Ni atingis Kioton je la 20a horo, kaj la temperaturo de la aero estis 5 gradoj laŭ C (laŭ la elektra voj-montr-tabulo).




もう春休みなので、王子動物園に行った(子どもは無料)。最近どこにも連れて行ってなかったのと、これからちょっと忙しい時期で、あまり外に連れて行ってやれそうにないので、夕方から神戸ポートタワーに上った(初めて。600円と300円)。
ちょっと贅沢だとは思ったが大人1000円・小人500円のクルーザーで港を一周した。(一番贅沢だったのは船の中で買うはめになった割高スナック菓子。)


電車で帰ってみれば、家の近所の気温は5度だった。