Damagxoj per radioaktivecoj


Nuntempe Japanujo kaj japanaj nukleaj centraloj, precipe FUKUŜIMAj centraloj alfrontas al severa krizo.
Ĉiu nuklea centralo de Japanujo estas konstruita sur la epicentro (aktiva faŭlto). En ĉiu centralo tre danĝeraj uzitaj nukleaj brulaĵoj estas konservataj, ĉar oni ne kapablas sekre ilin forĵeti.
Kaj en FUKUŜIMO(j) oni ne povas regi la akcidentaĵojn, kaj nun poluita akvo estas amasiĝanta kaj elfluanta en la maron. Neniu povas ŝtopi tion ĝis nun (kaj ankaŭ de nun, far nuna registaro).



Sed, Japanujo volas vendi nukleajn sistemojn al Vjetnamujo kaj Turkujo, kaj ili volas aĉeti ĝin.
Ĉu oni scias la teruron de la damaĝoj per radioaktiveco?
Mi ne estas fakulo, sed mi prezentu tion.

Akcidento en Belorusio

http://www.rist.or.jp/atomica/data/dat_detail.php?Title_Key=09-03-02-12
En 1991, en la domo, en kiu oni mikroboicidas agroproduktaĵojn aŭ medicinaĵojn per radioj de kobalto 60, en la urbo Nesvizh, la maŝino neordinariĝis, kaj unu sperta inĝeniero (34 jarojn), kiu estis aranĝanta maŝinon, estis surradiata (la tuta korpo:11 grajon, parte:20 grajon). Kaj 113 tagojn poste li mortis. La inĝeniero estis diplomita de inĝenierscienco, kaj plej lerta pri la maŝino en la laborejo.
Ĉar la helpanto anoncis strangan sonon de la maŝino al la inĝeniero, li eniris en radio-ĉambron kaj komencis ripari. Sed 1 minuton poste subite lia kapo kaj artikoj ekdoloris, sekvinte sentis malbone kaj eĉ spirado fariĝis malfacile. Turniĝinte maldekstre li rimarkis ke li estas surradiata.
Li haste eliris el la ĉambro kaj diris al la helpanto pri lia surradiato. Tuj ili telefonis al hospitalo kaj polico, post almenaŭ 20 minutoj la inĝeniero estis akceptata en hospitalo.
Liaj simptomoj montris tre gravan akutan radiomalsanon. Post 4 horoj de la surradiato li estis portata al Minsko, kaj post 16 horoj li estis sendita al faka hospitalo en Moskvo.
Post tut-korpa defalo de haroj, ulcero de mukmembranoj kaj digestaj tuboj, diversaj infektadoj (radiado rompas ostan medolon, kaj imuneco perdiĝas), li mortis suferante.

Prenis "iridion"

http://www.rist.or.jp/atomica/data/dat_detail.php?Title_Key=09-03-02-11
En la urbo Ĉiba (Japanujo), 1971, laboristo prenis metalon sur la tero en sia laborejo (ŝipkonstruejo). Verdire ĝi estis iridio, kiu estas uzata por kontrolo per ĝia radiado.



prenita iridio 192 kiel fonto de radio


La laboristo ne konas, kio estas tiu materio, kaj pro scivolo li tenis ĝin je la bando de pantalono, kaj li revenis hejmen. 5 amikoj (20 - 30 jarojn aĝaj) vizitis lian domon, kaj ili estis surradiata. Dekstra mano de unu el ili ripetis ulceron kaj erozon, kaj post 22 jaroj lia unua kaj dua fingloj estis kontrakturaj, kaj fine li devis amputi du finglojn.

dauxrigota