Mi vojaĝis per motorciklo tre mallongan distancon. Je la 11a horo eliris, kaj je la 15a horo revenis hejmen.
Pro la pluvego la ponto sur la nacia vojo 162 falis.
Ĉirkaŭirante mi vizitis la vilaĝon MIJAMA. Tie estas populara envetura parko, kiu estas mia kutima loko. Laŭlitere "ĉiutage" kolektiĝas motorcikloj. En ĝi oni vendas freŝajn legomojn kaj laktaĵojn.
Mi tagmanĝis tie. Mi aĉetis unu pakon da rizbuloj.
En ĝi estis tri rizbuloj. Unu bulo estis miksita kun japana pipro kaj blankaj fiŝetoj (japanlingve:"ĵako"). La dua enhavis peklitan brasikon (TAKANA).
Kaj la tria rizbulo estis miksita kun haketite salpremita miogo (みじん切りの塩もみしたミョウガ). Tiu estis tre ege bongusta. Mi unuafoje manĝis ĝin.
Mi ial sentas printempon, kiam manĝas miogon. Ĝi estas tre freŝa kaj unika gusto kaj odoro. Sed verdire mioga sezono estas aŭtuno (laŭ vikipedio). Do, miogo estas vendata nun tre malmultekoste.
Mi hodiaŭ aĉetis ĝin kaj tranĉis ĝin en malgrandajn pecojn kaj sale premis ilin (t.e. tre malforte al-sal-igis).
Kaj mi metis pecojn sur la varma rizo. Mia malvigla edzino manĝis tre ĝoje. Post tagoj mi vidis ŝian rideton (, kion mi ne vidis tagojn).