Auxtuna Dimancxo

Hodiaŭ mi kaj mia filino partoprenis etan bankedon. Ni iris al la ejo per buso kaj piediro. Ni unu horon paŝis.
La bankedon okazigis privata ceramika kurso. Ĉirkaŭ 20 homoj (preskaŭ tuto estas ne-junulinoj) estis, kaj manĝis ĉinan pladetojn. Kvankam la nombro de pladeto estis tro multe por knabo, mia filino tute manĝis (egale kun plenaĝulo).
Post la bankdedo, ni piede iris al la Kiota-belarta festejo. http://www.artdive.net/
Tra antikva palaca parko ni marŝis dum 1.5 horoj.
Kaj la reir-vojo ankaŭ per buso kaj paŝo. Ni paŝis 1 horojn. Sume ni ĉirkaŭ 4 horojn paŝis. ... Ni laciĝis. Bona ekzerco...



Televido diras: la japana registaro proponas "la leĝon pri ŝtata sekreto" kaj meti la konsilion de ŝtata sekuro".
Japana figuro --- kvankam ĝi ĵuris neniam militi --- estus ŝanĝiĝanta al militema, almenaŭ milit-rajta kaj milit-deva.