La krizo de la Libereco de la Opinioj en Japanio

Kompreneble Japan-Plumo Klubo jam deklaris same.

Eldiro de John Ralston Saul, Prezidanto de PEN International (Plumo Internacia) pri "Leĝprojekto pri Specifitaj Sekretoj" de la Japana registaro

    Registaroj bezonas tre malmultajn sekretojn kaj civitanoj havas la rajton al multego da informoj. Civitanoj bezonas tiun informojn por plenumi siajn rolojn. Kaj ili havas la rajton al tiu informon. Kaj tamen anstataŭe ni estas vidantaj ŝveladon de sekretaj tra la mondo; (troviĝas) deziro de registaroj kaj burokurataro kaŝi kaj malklarigi iliajn agojn. Tiu sekret-obsedo (trudpenso pri sekretoj) ŝajnas esti moda hodiaŭ en Japanio, en la landoj de Ameriko, en Eŭropo. Tio ne povas pravigi sin. Demokratioj estas konsistataj el tri aferoj: civitanoj, ilia libereco pri esprimo kaj la travidebleco de iliaj registaroj. Ĉiuj demokratioj havas siajn apartecojn, sed ĉiu havas tiujn tri elementojn. Malfortigi ilin estas subfosi (velkigi; atenci) demokration. Kiam la ŝtato tenas endorse tro multe da informoj, tio trudas al civitanoj riveligi (malkaŝigi) tiun informon per aliaj rimedoj. La kulpo kuŝas je la flanko de tiuj kiuj subfoas (atencas) travideblecon, sed ne de tiuj kiuj pliigi ĝin.
    La "Leĝpropono pri Specifitaj Sekretoj" de la Japana registaro ne estas proponata pro la necesoj de la ŝtato aŭ por realaj sekretoj aŭ por gardi la publikan bonon. Ĝi ŝajnas, ke politikistoj kaj burokurataro de la ŝtato, kaŝiĝnte malantaŭ troa ideo de sekrigo kaj histeria sekret-obsedo, nur celas amasigi plian potencon por ili mem per subfosi (malfortigi) la rajtojn de civitanoj al informoj kaj al la parollibereco.
**************************************
    Kun granda timo mi ricevis la novaĵon pri la planita redukto en la demokratiaj rajtoj de la libereco de la paroloj en Japanio. Tio falas en danĝeran kaj eksterordinare ĉagrenindan tendencon ataki la deklaron pri homrajtoj de UN, kiu estas adoptita de la plejmulto de ŝtatoj de la mondo. Ĉi tiu tendenco estas lanĉita de la USONO post 9/11 kaj estas sekvita de multe da landoj, sed mi ne volas kredi, ke Japanio aliĝus! Mi tute aprobas la kampanjon de Japana PEN ĉesigi tiujn reglamentojn (reguligojn) trudotan al la nacio fare de sia frivola registaro.
Eugene Schoulgin
Verkisto
Vicprezidanto de PEN Internacia
**************************************
    Libereco de esprimo ne estas afero ludata de registaroj. Ĝi estas homrajto kiu devas esti konstitutie gardata de registaroj. Ĉiuj civitanoj devas esti garantiataj pri siaj rajtoj legi, kaj skribi kaj ekscii kaj ricevi/aliri informojn.
    Japana proponita "Leĝpropono pri Specifitaj Sekretoj" ne nur celas verkistojn kaj ĵurnalistojn per minacado puni ilin pro fari sian laboron, sed ankaŭ rabos la rajtojn de ĉiuj japanaj civitanoj. Nuna leĝpropono kreos tendencon (klimaton) de memcenzuro kaj malcerto.
Marian Botsford Fraser
Komitatestro pri Malliberejaj Verkistoj / PEN internacia