La forumo de tuta Okinavo --- heredigu vivon kaj homrajtojn al sekvanta generacio

3月23日付け琉球新報社社説「島ぐるみ会議 命と人権を時代へ継ごう」のエスペラント試訳。
読んで考えれば、日米安保が「県民の命と人権」と相いれないのだ、としか言いようがない。言いようがないのだが、それでは安保容認の人たちと一緒にはやっていけないのだから、せめてとりあえずは普天間基地撤去、オスプレイ配備撤回、ヘリパット計画撤回などの個別の案件で幅広い共闘を組むことが重要、ということになるか。
建白書の運動論としての一番大切なところは「特定のイデオロギーの主張ではなく」というところなのだから。

La ĉefa artikolo de la ĵurnalo "Ryuukyuu Ŝimpoo"

La forumo de tuta Okinavo --- heredigu vivon kaj homrajtojn al sekvanta generacio

2014-03-23

    En Junio oni organizos la forumon, "Tuta Okinava Forumo kiu realigu 'la peticion' de Okinavo, kaj malfermu estontecon" celante rekonstrui movadon de "Tuta Okinavo".
    En Januaro de la lasta jaro, la estroj kaj konsiliaj prezidantoj de enguberniaj 41 urboj kaj guberniaj deputitoj subskribinte peticiis al ĉefministro ABE. La peticio postulis fermon kaj forigon de FUTENMA-aerbazo, nuligon de transloko de la bazo, nuligon de plano provizi militaviadilojn "Osprey". Do, la forumo celas la realigon de la peticio, tio estas tre bona aranĝo, ĉar tio estas laŭ volo de gubernianoj.
    La grava signifo de la peticio estas, ke ĝi ne estas esprimo de aparta ideologio, sed ĝi estas produktaĵo el koalicio por gardi vivon kaj homrajtojn de gubernianoj kaj por konservi dignon de Okinavo. Tiama ĉiu urbestro konsentis la peticion malgraŭ sia politika vidpunkto (trans la politikaj sintenoj, ĉu konservativa aŭ ĉu progresema).
    Alivorte, la peticio tre prave postulis, ke praktiki kaj apliki al ankaŭ Okinavo la universalan valoron --- libereco, demokratismo, respektado de homaj rajtoj ---, kiun ofte arogante parolas la registaroj de Japanio kaj Usono.
    La Internacia Kontrakto pri Ekonomikaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj insistas je la 1a artikolo, ke ĉiuj popoloj havas la rajton disponi pri si mem. Do kompreniĝas, ke la okinavanoj havas rajton disponi la estontecon de Okinavo per si mem.
    Sed, la registaro de ABE ignoradas la peticion, en kiu estas plena de deziroj de okinavanoj, kaj kiu enradikiĝas en universala valoro kaj memdecida rajto. Kvankam ĝi havas historian signifon. Kaj krome la reĝimo premis la parlamentanojn de regpartio, la okinavan filion de la regpartio kaj la guberniestron NAKAIMA, kaj koncedigis la translokigon de la bazo FUTENMA.
    Unuiĝo de Okinavo estas skuita pro la registara taktiko fendi Okinavon. Sed nei la peticion estas nei liberecon kaj demokratismon, nei universalan valoron de respektado de homrajtoj. La justeco estas la flanko de Okinavo. Plua ignorado devas ne esti permesata.
    Personoj kiuj subskribintaj en la forumo konscias, ke nuna stato de Okinavo estas "armea kolonio kontraŭ socia justeco", ĉar en Okinavo koncentriĝas 74% el la armeaj instalaĵoj de USONa armea forto de Japanio. Kaj ili atentigas, ke vivrajto de gubernianoj estas minacata, tio estas "konstruktura diskriminacio kiu neas liberon de ekonomia, socia kaj kutltura kreskado"
    Konsidelante la akcepton de polderigo de la guberniestro NAKAIMA, INAMINE-Keiiĉi eks-guberniestro emfazis, "konfuzo eble daŭros. Sed gravas, ke Okinavo unuanime apelacias, ke altrudo de militbazo al Okinavo ne estas justa. Kaj ŝanĝu la direkton de registaro." Li klare vidas la esencon de strategio fendi Okinavon, lia aserto estas konvinka.
    Se la registaroj de Japanio kaj Usono deziras daŭrigeblan rilaton surbaze de fidon, do ili devas akcepti nian peticion. Kaj ĉiuj en-Okinavaj partioj devas instigi unuiĝon de tuta Okinavo.

http://ryukyushimpo.jp/news/storyid-221903-storytopic-11.html

Laŭ mi, milita alianco inter Japanio kaj Usono, kiu enradikiĝas en Japanio strukture, neniam povas harmonii kun homrajtoj de ne nur Okinavanoj sed de tuta japana loĝantaro.
Do, se la registaroj de ambaŭ landoj dezirus amikecon inter si, ili devas nuligi la Traktaton pri Sekureco inter Japanio kaj Usono. Kaj aperigu sen-militbazan, sen-nuklea-armilan japanan landon.