Lundo, mia somera ferio

Hodiaŭ estis la lasta tago de mia somera ferio.
Laŭ mia filina deziro ni vizitis la Kiota Akvario.
La Kiota Akvario estas nova kaj aspektas bele, sed ĝi estas aĉa. fotoj
Unue ĝi estas malgranda, kaj mallarĝa por marbestoj kaj por spektantoj. Oni tuj traspektas la ekspoziciaĵojn.
Due, kvankam la urbo Kioto ne apudas maron, frenezuloj konstruis la akvarion. Do, kvankam ĝi estas nomata "poreduka instalaĵo", ĝia enirpago estas tre alta.
Trie, la eksplikaj paneloj estas tre malmultaj. Simple kuriozaj fiŝoj estas nur ekspoziciataj sen tekstoj. Do, mi demandis al fakulo je la lasta demanda budo.


Kaj mi demandis al la fakulo pri tio, kion mi longatempe scivolis.
T.e. "Ĉu delfenoj kaj balenoj dronas je la fino de ilia vivo?"
La fakulo respondis, ke preskaŭ ĉiu el ili fine dronas pro ke ili ne povas surakviĝi pro malsano aŭ maljunuleco.
Kiel mi supozis. .... Mi ne volas renaskiĝi delfeno.