Famili-servo dum someraj feriaj tagoj

La Unua Tago

La lasta sabato estis mia deĵora tago, kaj mi laboris de mateno ĝis vespero. Estis tre okupita.
Hieraŭ dimanĉe, estis serva tago por mia familio.
Mi iris per malgranda motorciklo al aŭto-luigisto, kaj mi luis unu malgrandan aŭton. Mi ne posedas aŭton kaj kutime ne stiras ĝin. Post du jaroj mi mem uzas aŭton.
Ĉiufoje, kiam mi luas aŭton, la aŭto(j) estas modifita je stir-maniero aŭ je iloj. Ekzemple "manbremso" por parkado de aŭto ne ekzistas (malaperis). Ĝi jam estas dua piedbremso (parkilo) k.a.
Mi pagis kaj luis aŭton. Kaj per aŭto revenis hejmen, portante mian edzinon kaj filinon kaj pakaĵojn, ekveturis al la lago BIWA.
Post longa tempo la vojo estas jam ŝnaĝita. Nova tunelo estas, kaj mi misprenis vojon por la novaj vojoj kaj tuneloj. Tamen tuj rimarkinte la eraron kaj mi atingis al cela loko, tendumejo kun naĝejo (plaĝo de la lago).




Unue ni portis pakaĵojn en tendon antaŭe-metitan. Kaj ni naĝis aŭ baniĝis ĉe la plaĝo. En la lastafojo (antaŭ jaroj) tie estas malmultaj vizitantoj, sed hieraŭ tre multaj homoj baniĝantaj (de bevoj ĝis maljunuloj, familioj).
Je 16a horo ni revenis al tendo, kaj faris kradrostadon. Ni luis tendon, rostilon, aĉetis viandon kaj legomon, tiuj estas kompleto (unu faskita plano por vizitanto, aranĝita de la hotelo).
Ni pene ekflamigis brulaĵon, kaj rostis. Sed la viandaĵo kiujn provizita de la hotelo estis tre malbona. Kvankam antaŭ jaroj la viando estis tre bona, sed nun ĝi estas plena de graso. Ĝia koloro ne estas ruĝa, sed blanka! Kompreneble, estis ruĝa viando, sed blankaĵo estas tre multe.
Pro graso, la flamo kreskis troe sur rost-fajro.



Baldaŭ ni formanĝis manĝaĵojn. Niaj gastroj estas tro kontentaj pro troa graso de porko kaj bovo.
Post rearanĝo de teleroj kaj ni ĝuis belajn man-fajraĵetojn. Ni enlitiĝis en la tendo, sed de 21a horo ekpluvis. La pluvo pli kaj pli fortiĝis. La bruo de tendo pro pluvego estas tre forta dum tuta nokto. Ni ne povas dormi bone.


Lukse? Ne, ne. Tio estas tre malmultekosta.

La Dua Tago

Pormomente la pluvego ĉesis en la mateno. Ni iris hotelon por manĝi matenmanĝon en la bufedo. Mia edzino ne mendis pro malsano, do mi kaj mia filino iris. La kvalito de la manĝaĵoj en la bufedo estis tre malalta. Tamen mia filino estas ankoraŭ infano, kaj avida. Ŝi tro multe manĝis, ke poste ŝi suferiĝis.
Denove ekpluvis. Ni rezignis ekster-domajn ludojn. Verdire mia filino deziris fiŝkaptadon aŭ aventuran atletikan parkon. Ni iris la muzeon BIWA-Lago.




Laŭ la ekspozicio, la lago BIWA estas malnova, ke ĝia origino retro-kuŝas antaŭ kvar milionoj da jaroj. Kaj la origina loko estas en la flava cirklo. Tre interese. Ni dum du horoj spektis diversajn aferojn.
Mia edzino dormis en la aŭto pro malsano dum ni spektis. La kost de la muzeo estis nur 300 enoj (por mi kaj mia filino).
Kaj ni iris al envetura restoracio. Pro dormo mia edzino iomete vigliĝis. Ni en vendejo vidis diversajn manĝaĵojn regionaĵojn.
Mia edzino rigardis kelkajn regionaĵojn (kukojn, fiŝaĵojn ktp.) sed ŝi aĉetis nur piklojn. Mi sekrete aĉetis tiujn, kiujn ŝi remetis kun ĝemo (kukoj, dolĉaĵoj kaj fiŝaĵoj).


Ni reiru hejmen, ĉar baldaŭ vesperiĝos!
Ni veturis, tamen la pluvo estas ege fortiĝanta, ke ni ne povas vidi antaŭon. Mi singardeme stiris la aŭton.
Fine alvenis hejmon, kaj mi reveturi al la aŭto-luigistejo, kaj redonis ĝin.



Reveninte mi montris kukojn k.a. kaŝe aĉetintan, mia edzino ridante koleretis.