Fisxhokado (ludo) / さかなつり

En la lasta sabato mi laboris ĝis vespero.

Kaj en la veninta dimanĉo mi kaj mia filino iris fiŝhoki al ŜIMA-Fiŝhoka Parko (fondita de la urbo KOBE). Mia filino de antaŭe deziris/postulis iri fiŝhokadi.

Ni frumatene ellitiĝis, kaj dum du horoj veturis per trajnoj, kaj alvenis la parkon.

Antaŭtagmeze ni kaptis nenion, krom du fiŝetojn. Sed je la 13a horo, fariĝis la maro plej alta, kaj la tajdo kvietiĝis. Do, sinsekve etaj "aĵi"oj estis hokitaj. Ni fine kaptis ĉirkaŭ kvardek fiŝetojn.

Fiŝo "aĵi"o estas tre bongusta, se ĝi estus granda aŭ ne.

Ni tre ĝoje revenis hejmen kunportante la gajnojn.




Iras al la fiŝ-turo. Tie oni povas lupreni fiŝkaptilojn.




Sinsekve kaptas fiŝetojn.