*[マルタ] 6-0048

  Tiu ĉi ekkrio kontraŭvole elsaltis el la brusto de la patrino,  
sed Marta tuj komprenis ĝian nekonvenecon kaj sencelecon. nekonveneco 不適切さ / senceleco 目的の無さ、無駄であること
Ŝi perforte sin kvietigis kaj komencis trankvile paroli.  
  --- Sekve se mi ne povas havi esperon ricevi oficon firman, volu havigi al mi lecionojn privatajn...  
  --- Lecionojn de franca lingvo? --- interrompis la mastrino de la loĝejo.  
  --- Jes, sinjorino; kaj ankaŭ de aliaj objektoj, ekzemple: de geografio, universala historio, historio de la pola literaturo...  
iam mi lernis ĉion ĉi tion, poste mi legadis, kvankam ne tre multe, tamen mi iom legadis.  
Laborante super mi mem, mi kompletigus miajn sciojn... kompletigus 完成させる、補完することができる、ちゃんとすることができるかも。