*[マルタ] 6-0056

  --- Vi, sinjorino, ne estas la unua, ---  
ŝi komencis per voĉo malpli seka, ol kiel ŝi parolis ĝis nun, ---  
vi ne estas la unua, kiu parolas al mi en tia maniero.  
De ok jaroj, tio estas de la tempo, kiam mi fariĝis estrino de ĉi tiu institucio, konstante venadas ĉi tien virinoj de diversaj aĝoj, klasoj, kapabloj, parolas kun mi kaj diras: ni ne komprenas!  
Mi komprenas tion, kion ili ne komprenas, ĉar mi multe vidis kaj ne malpli multe mi spertis mem.  
Sed la klarigadon de la aferoj, kiuj por la personoj nespertaj estas mallumaj kaj ne kompreneblaj, mi ne volas entrepreni, --- 経験の無い人たちは少数で理解力がない、そういう人たちのために事情を説明してみようとは思わない。
al ĉiu klarigos ilin sufiĉe la necesaj bataloj, la neeviteblaj disreviĝoj, la faktoj, klaraj kiel tago kaj samtempe mallumaj kiel nokto. 必要な戦い、避けられない幻滅、昼間のように明白で同時に夜のように暗い事実が、皆にそれらを明らかにしてくれるでしょうから。
  Ia maldolĉa ironio sonis en la voĉo de la nejuna virino kun severaj trajtoj de vizaĝo, kiam ŝi parolis tiujn vortojn.  
Ŝiaj okuloj ĉiam estis fiksitaj sur la nun jam pala vizaĝo de Marta,  
en ilia profundo estis iom da tia kunsento,  
kun kia homo matura, kiu konas bone la mallumajn flankojn de la vivo,  
rigardas naivan infanon,  
kiu ilin ĉiujn havas ankoraŭ antaŭ si.  
Marta silentis.  
Ŝi estis dirinta la veron:  
la pensoj konfuziĝis en ŝia kapo  
kaj neniel povis klarigi al ŝi tion,  
kio subite aperis antaŭ ŝia imago, okupis ŝian tutan atenton.  
Nur unu aferon ŝi vidis klare kaj precize: precize 明確に、正確に、はっきり
ŝi vidis, ke laboro tute ne estas tia objekto, por kiu la homo, precipe virino, devus nur kliniĝi, por ĝin akiri.  
Kaj ankoraŭ unu aferon ŝi vidis klare kaj precize:  
la blankan vizaĝeton de Janjo kaj la grandajn nigrajn okulojn de la infano, kies rigardo pikadis ŝian koron, kiel senĉesa, trudiĝa rememoro pri ia granda, urĝa, neforpelebla bezono... trudigxa rememoro 強迫的な思い