| La virino en funebra vesto haltis momenton sur la sojlo, | sojlo 敷居。ちなみに supra sojlo は鴨居 |
| ĵetis malrapidan rigardon en la tutan ĉambron kaj poste, farinte kelke da paŝoj, sidiĝis sur la kanapeto. | |
| La infano stariĝis apud la patrino kaj senmova, pala, turnadis ĉien la okulojn, en kiuj vidiĝis miro kaj timo. | |
| La juna knabino forliberigis la veturigiston, kiu enportis en la ĉambron du malgrandajn pakaĵetojn, | for/liber/ig/is 自由に立ち去らせた |
| kaj ŝi komencis klopodi pri ordigo de la objektoj, elprenitaj el la pakaĵetoj... | |
| Ili ne estis en granda nombro, ilia ordigo sekve daŭris mallonge; | Ili 荷物から取り出されたあれこれのものを指している。 |
| ne deprenante la superveston kaj ĉapelon, | 外套と帽子を脱がないまま |
| la knabino en unu el la pakaĵetoj orde aranĝis kelke da infanaj vestetoj kaj iom da tolaĵo, | tolajxo 下着、またはテーブルクロスやナプキンなどの家庭用の布製品。ここでは下着のことか。 |
| la duan, malplenigitan, ŝi forŝovis en angulon de la ĉambro, | forsxovi 押しのける、遠ざける |
| la liton ŝi ordofaris per du kusenoj kaj lana kovrilo, | |
| al la fenestro ŝi pendigis blankan flankkurtenon, | flank/kurteno 袖幕、単に窓の両脇にまとめられたカーテン。画像 |
| en la ŝranko ŝi ordometis kelke da teleroj kaj potetoj, | |
| argilan kruĉon por akvo, | argila krucxo 粘土製の・陶器の壺 |
| tian saman pelvon, | pelvo たらい、水盤、洗面器 … tian saman なので、同じく陶器の浅い水盤みたいなものか。 |
| latunan kandelingon | latuna 真鍮の・黄銅の |
| kaj malgrandan samovaron. | samovaro サモワール。スラブ系の金属製給茶器。 |
| Farinte ĉion ĉi tion, ŝi prenis ankoraŭ el malantaŭ la forno faskon da lignetoj kaj ekbruligis sur la kameno gajan fajron. | fasko 束 |