| Sed la juna patrino ne dormis; | |
| en sia funebra vesto, | |
| kun disliberigitaj nigraj bukloj, | bukloj 巻き毛 |
| kun vizaĝo apogita sur la manplato, | |
| ŝi sidis senmove kontraŭ la estingiĝanta fajrejo kaj meditis. | meditis じっと考え込んでいた。 |
| Komence mordanta doloro faldis ŝian blankan frunton en kelke da profundaj sulkoj, | faldi 折りたたむ・{転}しわを刻む / frunto 額 / sulkoj しわ |
| la okuloj pleniĝis de larmoj, | |
| la brusto leviĝadis per malfacilaj ĝemoj. | malfacila 苦しい・耐え難い・困難な |
| Sed post iom da tempo ŝi ekskuis la kapon, | |
| kvazaŭ ŝi volus forpeli la amason da kordoloroj kaj timoj, kiuj ŝin sieĝis, | siegxi 包囲する |
| ŝi leviĝis, rektigis la talion kaj diris mallaŭte: | |
| --- Nova vivo! | |