Johano Swicki, juna oficisto, kiu havis jam sufiĉe altan oficon en unu el la regnaj institucioj en Varsovio, | |
ekamis la belan nigrokulan fraŭlinon | |
kaj vekis en ŝi reciprokan senton de estimo kaj amo. | |
Kelke da semajnoj post la edziĝa festo de Marta mortis ŝia patro. | |
La ruinigita nobelo, kiu eble iam revis pli brilantan sorton por sia solinfano, | |
kun ĝojo enmetis ŝian manon en la manon de neriĉa, sed laborema homo; | |
pensante, ke de la momento, kiam Marta foriris de la edziĝa altaro, | altaro 祭壇 |
ŝia estonteco ricevis sufiĉan asekuron kontraŭ la suferoj de soleco kaj la danĝeroj de malriĉeco, | |
li mortis trankvile. | |