| La duan fojon en la vivo Martan trafis granda doloro, | |
| sed ĉi tiun fojon ĝin kvietigis jam ne sole la juneco, | |
| sed ankaŭ la amo de edzino kaj poste patrino. | |
| Ŝia bela loko de naskiĝo perdiĝis por ŝi por ĉiam, | |
| transiris en la manojn de fremdaj homoj, | |
| sed kompense la amata kaj amanta edzo meze de la urba bruo aranĝis por ŝi molan, varman kaj oportunan neston, | |
| en kiu baldaŭ eksonis la arĝentosona voĉo de infano. | argxentosona 錫を振るような、高く澄んだ音の |
| Inter familiaj ĝojoj kaj devoj kvin jaroj pasis por la juna virino feliĉe kaj rapide. | |