Juna, forta, laborema, li fidis sian junecon, sian forton kaj laboremecon, | |
pensante, ke ĉi tiuj trezoroj neniam elĉerpiĝos. | |
Ili tamen elĉerpiĝis tro baldaŭ. | |
La edzo de Marta enfalis en malsanon malfacilan kaj subitan, | |
el kiu ne savis lin la konsiloj de la kuracistoj, | |
nek la penoj de la malesperanta edzino. | |
Li mortis. | |
Kune kun lia morto | |
finiĝis ne sole la hejma feliĉo de Marta, | |
sed elglitiĝis el sub ŝiaj piedoj ankaŭ la fundamento de ŝia materiala ekzistado. | elglitigxis 滑り出た・漏れ出た / 彼女の実質的存在の基礎も彼女の足の下からすっかりなくなってしまった。…よって立つ経済的基盤が失われた |